Sand (Hungario)
Sand [ŝand] estas malgranda vilaĝo kaj ankaŭ municipo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalakaros.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.4222/17.1243
- Loĝantaro: 480
- Poŝtkodo: 8824
- Telefonprefikso: 93
Geografio
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Nagykanizsa troviĝas 13, Zalakaros 19, Csurgó 23 km-ojn for.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1372 en formo Sond. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis. Karaktera okupiĝo estas la vinkulturo. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj
- luterana preĝejo de 1806
- kapelo omaĝe al Ĉieliro de Nia Sinjoro (Dipatrino)
- monumento pri falintoj de la mondomilitoj