Sankta Birgita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Birgita

Birgitta Birgersdotter ("Birgitta filino de Birger"), konata kiel la Sankta Birgita, verkisto, teologo, fondinto de monaĥejo, sanktulo kaj patrono de Eŭropo. Naskita 1303 kiel Birgitta Birgersdotter, filino de Birger Persson, juĝisto (lagman) de Uppland, kaj Ingeborg Bengtsdotter el la Folkunga-familio. Mortis la 23-an de julio 1373 en Romo. Pere de siaj gepatroj kaj sia edzo ŝi apartenis al la politike regantaj grupoj en la mezepoka Svedio. Ŝia patrinflanka avo estis kuzo de Magnus Ladulås, do pere de sia patrino ŝi estis parenca al la sveda reĝa familio.

Ŝablono:Ĝermo-biografio

Biografia skizeto

Romkatolika sanktula festotago

23-a de julio

Vidu ankaŭ