Kunegunda de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Sankta Kinga

Sankta Kinga (nomformo de Kunegunda) (1224-1292) el la Árpád-dinastio estis filino de hungara reĝo Béla la 4-a kaj edzino de Boleslavo la 5-a, pola reĝo.

Ŝi iĝis reĝino en aĝo de 15 kiel edzino de Boleslavo, princo de Krakovo, post kiam oni elektis ŝian edzon reĝo. La reĝa paro ĵurpromesis eternan virgecon (netuŝitecon t.n. jozefan geedziĝon), je peto kaj influo de Kinga. Tio okazis antaŭ la krakova episkopo Prandotha. Ili vivis kiel gefratoj en asketismo.

Kinga tre helpis la riĉiĝon, evoluon de la lando, sian geedziĝan heredon donacis ŝi por la defendo kontraŭ la mongoloj (40.000 ormarkojn). Post la mongola invado de 1241-42, la reĝino disdonis multajn subvenciojn por la rekonstruado.

Kinga konstruigis multajn templojn, klostrojn kaj okupiĝis pri ties ekipaĵoj. El tiuj konstruaĵoj plej gravas la franciska klostro, fondita en Stary Sącz, kiu iĝis kultutra centro de Mez-Eŭropo.

Post morto de sia edzo, ŝi iĝis franciska klarisa monaĥino kaj eĉ dum la entombigo de la edzo aperis en vesto de tiu ordo. (1279)

Ŝi disdonis sian posedon inter la malriĉuloj kaj retiriĝis al monaĥinejo de Sandec, kie oni elektis ŝin prioro. Lastan parton de sia vivo ŝi dediĉis al preĝado, almozdonado, prizorgo de malsanuloj. Ŝi mortis en 1292, estis beatigita en 1690 de papo Aleksandro la 8-a, kaj sanktigita en 1999 de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Ŝi estas patrono de Litovio kaj Pollando.

Legendoj

Ŝi hejmenveturis (Hungarion) en 1249 por peti helpon de sia patro por Pollando. Dum sia vizitvojaĝo ŝi petis sian patron en la salminejo doni salblokojn por la poloj. La patro plenumis tiun peton kaj Kinga - por signi la posedaĵon - ĵetis sian orringon en la minsapeon, kiun oni trovis post du jaroj en la pollanda Wieliczka, kie oni malfermis la tiean minejon (laŭ la legendo).

Festotago

Literaturo

  • Jan Dlugosz /Johannes Longinus/ (1415-1480): „Vita beatae Cunegundis" (1474)
  • Wojciech Ketrzynski: „Vita et miracula sanctae Kyngae ducissae Cracoviensis" (Lemberg, 1884)
  • Schmied W.: Die K.-Sage (1891)

Eksteraj ligiloj

hungare