Sauli Niinistö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauli Niinistö

Sauli Väinämö NIINISTÖ (naskita la 24-an de aŭgusto 1948 en Salo (Finnlando)) estas la 12-a prezidanto de Finnlando. Lia periodo (ses jaroj) startis la 1-an de marto 2012. Antaŭ la prezidantiĝo, lia partio estis la Nacia Koalicio. Li prezidis la partion de 1994 ĝis 2001 kaj servis kiel parlamentano kaj ministro. En la dua balotado de la elektoj por ŝtatprezidanteco, la 5-an de februaro 2012, li akiris 62,6 % de la voĉoj.

Niinistö estis membro en du registaroj, kiam ĉefministris Paavo Lipponen: unue ministro pri justico (1995–1996), poste ministro pri financoj (1996–2003). Ekde 2003 ĝis 2007 li oficis kiel vicprezidanto de la estraro de la Eŭropa Investa Banko. Li estis parlamentano en la jaroj 1987–2003 kaj 2007–2011. En 2007–2011 li funkciis kiel prezidanto de la parlamento. Poste li ne plu kandidatis por la parlamento.

Li kandidatis por la posteno de ŝtatprezidanto en 2006 kaj tiam atingis la duan popolan voĉdonon kune kun la tiama ŝtatestro Tarja Halonen. Niinistö akiris 48,2 procentojn de la voĉoj, kaj Halonen estis reelektita. En finna parlamentoelekto de la jaro 2007 Niinistö ricevis la plej grandan parlamentoelektovoĉonombron de la historio de Finnlando.

En junio 2011 Niinistö anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.

Unua edzino de Niinistö estis Marja-Leena Alanko. Ili geedziĝis en 1974 kaj havis du filojn. Marja-Leena Alanko mortis en 1995. Pli poste Niinistö rilatis kelkajn jarojn al kultura ministro Tanja Karpela. Nuna edzino de Niinistö estas Jenni Haukio.

Niinistö kaj liaj du plenkreskaj filoj estis en Tajlando dum cunamo en la 26-a de decembro 2004. Li saviĝis viva helpe de kroĉado al telefona fosto kaj savis sian pli junan filon per sama kroĉado al li. La malpli juna filo de Niinistö grimpis al tegmento de hotelo. Ankaŭ li saviĝis viva.

Niinistö interesiĝas pri rulglitado.