Sejmo (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Sejmo de Pollando
Debatĉambro en Sejmo

Sejmo (pole Sejm) estas ekde la 15-a jarcento la plej alta ŝtatorgano de leĝdona povo en Pollando respektive Pollando-Litovio.

Nuntempa Sejmo estas la malsupera ĉambro de la parlamento de Pollando. Ĝi konsistas el 460 anoj elektataj en rekta balotado. Laŭ la konstitucio, kvarjara oficperiodo komenciĝas je unua kunsido de Sejmo kaj finiĝas unu tagon antaŭ kunsido de sekvonta Sejmo.

Debatado de Sejmo estas publika kaj seninterrompa. Debatojn de Sejmo gvidas marŝalo de Sejmo aŭ vicmarŝalo. En tio helpas la kancelario de Sejmo.

Rajtoj kaj funkcioj de Sejmo

Reĝima kaj leĝdona funkcioj

  • decidas pri formo de reĝimo en la ŝtato
  • decidas pri leĝoj (ia. ŝtata budĝeto) kaj anoncas rezoluciojn
  • difinas la plej bazan direkton de ŝtata agado

Krea funkcio

  • nomumas kaj konfirmas Registaron
  • en eksterordinara kazo - rajtas memstare elekti Registaron (kaze de eksigo de la Registaro pro voĉdono pri malfido)
  • elektas kaj nomumas por postenoj de:
    • vicprezidanto kaj membroj de Ŝtata Tribunalo
    • juĝistoj de Konstitucia Tribunalo
    • membroj de Ŝtata Juĝistara Konsilantaro (elektataj sejmanoj)
    • membroj de Ŝtata Konsilantaro pri Radiofonio kaj Televido, membroj de Konsilantaro pri Monpolitiko
    • Pledanto de Civitanaj Rajtoj, Pledanto de Infanaj Rajtoj
    • prezidantoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko
    • Ĝenerala Inspektoro pri Protektado de Personaj Informoj
    • prezidanto kaj membroj de Instituto de Nacia Memoro
  • Sejmmarŝalo elektas krome por kelkaj aliaj postenoj

Kontrola funkcio

  • voĉdonas pri malfido al ministro aŭ al tuta Registaro
  • konfirmas budĝeton
  • sejmanoj rajtas fari demandojn kaj interpelaciojn al ministroj, prezesoj de La Plej Supera Kontrolĉambro kaj de Nacia Pola Banko (demanditoj kaj interpelaciitoj havas 21 tagojn por respondi)

= Sejmo kaj Esperanto

Dum 2008 la Pola Sejmo apogis la iniciaton de Kazimierz Krzyżak ke la Pola Sejmo faru rezolucion okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj sendu komunan leteron de la Pola Parlamento al la Norvega Nobel-Komitato en Oslo por la Nobel-premio pri paco por UEA – rezulte la 12-an de junio 2008 la Pola Parlamento unuanime apogis rezolucion favoran por Esperanto kaj decembre 2008 sendis la menciitan komunan leteron de Sejmo al la Komitato.[mankas fonto] Speciale aktiva en tiu kampanjo estis Jerzy Szmajdziński kiel Vicprezidanto de la Pola Parlamento, Tadeusz Iwiński, Krystyna Łybacka, Iwona Śledzińska-Katarasińska kaj Marek Biernacki.[mankas fonto]

Jerzy Szmajdziński ankaŭ la 4-an de marto 2010, laŭ la streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio" renkontiĝis kun d-rino Ilona Koutny kaj kun anoj de Iniciata Grupo – Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Franciszek Witucki kaj Marian Zdankowski[1].

La interparoloj temis pri egaligi Esperanton kun aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo. Laŭ rakonto de partoprenantoj, li deklaris apogi la iniciativon. Bedaŭrinde la 10-an de aprilo 2010 li mortis kun 95 aliaj personoj (interalie kun prezidento de Pollando, Lech Kaczyński) dum kraŝo de la prezidenta aviadilo, kiam li flugis en nacia reprezentaro al la 70-datrevenaj solenaĵoj pri la Masakro de Katyn.

Danke al la daŭraj streboj de Iniciata Grupo "Esperanto por EU" parlamentanino prof. Krystyna Łybacka la 17-an de majo 2010 faris la interpelacion en Pola Sejmo por ke Ministro de Edukado popularigu kaj disvastigu Esperanton inter polaj lernantoj.

La 10-an de majo 2012 Jerzy Wenderlich Vicprezidanto de Pola Parlamento akceptis mecenaton de Esperanto Etsuo Miyoshi kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto: Edward Kozyra, Kazimierz Krzyżak, Stanisław Rynduch kaj Jerzy Antoni Walaszek, krome ĉeestis Alina Mozer kaj Atilio Orellana Rojas kaj kvar parlamentanoj: Tadeusz Iwiński, Jarosław Sellin, Romuald Ajchler kaj Tadeusz Tomaszewski. Temo de la renkontiĝo estis la fondo de la Parlamentana Grupo Apoganta Esperanton kaj varbado por la internacia lingvo en la Pola Parlamento dum la 125-jara Jubileo de Esperanto.[2].[mankas fonto]

Referencoj

  1. ILEI-Pollando: Geesperantistoj che la vicprezidanto de Pola Sejmo Jerzy Szmajdziński esperante pole
  2. http://www.ede.esperanto.info.pl/

Vidu ankaŭ

  • la artikolon pri la litovia parlamento Seimas, kies nomo havas la saman etimologion.

Ŝablono:Ĝermo-politiko