Seneĵ (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Seneĵ
Senezh.jpg
Situo Solneĉnogorsk, Moskva provinco, Rusio
Koordinatoj 56° 12′ 0″ N, 37° 0′ 0″ O56.237Koordinatoj: 56° 12′ 0″ N, 37° 0′ 0″ O
Seneĵ (Moskva provinco)
DEC
Seneĵ
Ĉefaj fontoj Sestra
Ĉefaj elfluoj Sestra
Surfaca areo 7 km2
Averaĝa profundo 3 m
Maksimuma profundo 6,2 m
Setlejoj Solneĉnogorsk
v  d  r
Information icon.svg

Seneĵ (ruse: Сене́ж, Сене́жское озеро) estas lago en Moskva provinco (distrikto Solneĉnogorsk). Ĝi situas en nord-orienta parto de Moskva provinco sur Klin-Dmitrova altaĵo. El la lago elfluas rivero Sestra[1].

La lago okupas areon 7 km2, ĝia maksimuma profundeco - 6,2 m (meza - 3 m).

Sur ĝia sud-okcidenta bordo situas urbo Solneĉnogorsk. Ĉirkaŭ la lago situas ankaŭ loĝlokoj Osipovo, Vertlino, Zagorje, Timonovo, Redino, Talajevo. Orienta kaj okcidenta bordoj estas altaj, suda estas malalta. Ĉe la norga bordo situas 1,5-kilometra Timonova digo (ruse: Тимоновская дамба) kun aŭtovojo[2].

Kanalo Sestra - Istra kaj historio de la lago[redakti | redakti fonton]

Ĝis komenco de la 19-a jarcento sur tiu loko estis nur malgranda glacerdevena lageto. Fakte, la nuna lago Seneĵ estas artefarita baraĵlago, aperinta dum konstruado de akvovojo Moskva - Volgo.

Projekto pri kunligado de tiuj riveroj per konstruado de kanalo inter Sestra kaj Istra estis priskribita dum regado de Petro la Granda, tamen realigi ĝin oni komencis nur cent jarojn poste, en 1825, kiam por konstruado de la Katedralo de Kristo Savinto ekestis bezonata ŝtono de Volgo. Dum 25-jara laborado oni konstruis 3 ŝtonajn kluzojn, 9-kilometran kanalon (Kanalo de Jekaterina, ruse: Екатерининский канал) kaj akvobaraĵon. La riverujoj de Sestra kaj ĝia alfluanto Maziĥa estis inunditaj. Tiel aperis la nuna lago Seneĵ.

Vido de sur la plaĝo en Solneĉnogorsk, junio de 2012

Post konstruado de la fervojo Moskvo - Sankt-Peterburgo en 1851 la nova akva vojo perdis sian signifon (per akvujoj oni veturigis kargon inter la du ĉefurboj dum ĝis 3 monatoj, per fervojo - dum 2 tagoj kaj pli malmultekoste) kaj post nelonge estis forlasita.

Fine de la 19-a jarcento barono Knopp organizis sur la digo de Seneĵ la unuan en Apudmoskvo hidroelektrocentralon. En 1950 por movo de tankoj al militejo ĝi estis disvastigita kaj plenŝutita, pro kio estis rompita akva reĝimo de la lago kaj ĝi parte malpuriĝis. Komence de la 21-a jarcento la hidroenergia sistemo de Knopp estis restarigita.

Turismo kaj ripozo[redakti | redakti fonton]

Seneĵ en septembro, matene

Regiono de Seneĵ estas rilate pura. Ĉirkaŭ la lago situas multe da diversaj ripozejoj: "Seneĵ", ripozejo de pentristoj kaj aliaj. Multaj variantoj de loĝado ekzistas en urbo Solneĉnogorsk.

La lago estas populara ĉe turistoj kaj fiŝkaptistoj. Tie kapteblas bramo, ploto (leŭcisko), sandro, ezoko, perko, karpo, karaso, perĉo, tinko, angilo[2]. Eblas organizi submaran ĉasadon.

Seneĵ estas konata ankaŭ kiel loko por breta velado kaj kajta surfado[3].

Seneĵ en kulturo[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo "Lago. Ruslando" de Isako Levitan (Rusa muzeo, Sankt-Peterburgo)
  • Al la lago estas dediĉitaj multaj versoj, inter ili versaĵo de fama rusa poeto Valerij Brjusov ("В лодке", esperante "En boato")[4]
  • La lagon multfoje vizitis rusia pentristo Isako Levitan. Lin gastigis liaj amikoj. Li loĝis ĉe la nord-orienta lagobordo. Levitan tre ŝatis tiun lagon kaj pentris ĝin sur kelkaj eminentaj bildoj[5] Inter ili estas elstara pentraĵo "Lago. Ruslando" (ruse: "Озеро.Русь"), nun videbla en la Ŝtata Rusa Muzeo en Sankt-Peterburgo. (Ĝi estas la lasta bildo de la pertristo, kiu pentris ĝin neantaŭlonge antaŭ sia morto. Estas unu el plej famaj bildoj de Levitan. Ne finita.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iam fonto de la rivero Sestra oni konsideras ne Seneĵ, sed apudan marĉon oriente de la lago.
  2. 2,0 2,1 Paĝaro pri fiŝkaptado en Apudmoskvo (ruse)
  3. Klubo de surfado ĉe Seneĵ (ruse)
  4. "В лодке" (Валерий Брюсов) (ruse)
  5. Gazeto "Seneĵ", la 23-a de aprilo 2010 (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]