Senpintigita granda dekduedro
El Vikipedio
| Senpintigita granda dekduedro | |
| Speco | Uniforma pluredro |
| Vertica figuro | 10.10.5/2 |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Wythoff | 25/2 | 5 |
| Indeksoj | U37 C47 W75 |
| Simbolo de Bowers | Tigid |
| Verticoj | 60 |
| Lateroj | 90 |
| Edroj | 24 |
| Edroj detale | 12{5/2}+12{10} |
| χ | -6 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duala | Malgranda stel-kvinpiramidigita dekduedro |
| Bildo de duala | |
En geometrio, la senpintigita granda dekduedro estas nekonveksa uniforma pluredro, indeksita kiel U37.
Ĉi tiu pluredro estas la tranĉo de la granda dekduedro. Ĝi komunigas sian situon de verticoj kun la uniforma granda rombo-dudek-dekduedro, kaj kun la uniformaj kombinaĵoj de 6 aŭ 12 kvinlateraj prismoj.
