Sergej Prokofjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Prokofjev en Nov-Jorko, 1918

Sergej Prokofjev (Ruse: Серге́й Серге́евич Проко́фьев, Sergej Sergeeviĉ Prokof'ev; naskiĝis la 23-an de aprilo 1891 en Ukrainio) estis rusa komponisto, pianisto, kaj dirigento. Li estis frua muzikanto: li bonege ludis pianon de la 5-a jaraĝo kaj komponis sian unuan verkon, kiam li estis 6-jara, kaj sian unuan operon je la 9-a jaraĝo.[mankas fonto]

En 1904 li eniris la konservatorion de Sankt-Peterburgo, kie li estis bonega sed malobeanta kaj provokanta lernanto.[mankas fonto] Li admiris modernajn komponistojn kiel DebussySchönberg, kiuj tiuepoke skandalis. Li foriris el Rusio post la revolucio de 1917, iris Usonon kaj fine loĝis en Parizo ĝis 1933, kiam li revenis en USSR, kie li restis ĝis lia morto la 5-an de marto 1953, kiu estis tute nerimarkita, ĉar Stalino mortis tiun saman tagon.

Eksteraj ligiloj

greke sondosiero - violonkoncerto n-ro 2 g minora fragmento el la 2-a parto (CZ) greke http://www.prokofiev.org greke http://www.pianosociety.com/index.php?id=105 greke http://www.prokofiev.org/catalog/index.html greke http://www.sprkfv.net

Partituroj