„ Liĝeja, La ovala portreto, La barelo da amontilado, Kelkaj vortoj
kun mumio, La homo, kiu troviĝis eluzita, kaj La silento, jen la titoloj de ses bone tradukitaj noveloj de la mondfama kaj stranggenia amerika verkisto Poe. Ni rekomendas la legadon de tiuj tradukaĵoj, kiuj perfekte redonas la mistikecon kaj la bonhumoron kiujn la aŭtoro majstre uzis en la orginalaĵoj. ”