Shirley Temple

El Vikipedio
(Alidirektita el Shirley TEMPLE)
Saltu al: navigado, serĉo
Shirley Temple en jaro 1990

Shirley TEMPLE (n. la 23an de aprilo 1928 en Santa Monica, Kalifornio) estas usona aktorino kaj diplomatino.

Ŝi estis aktoro dum la 1930-aj jaroj, dum sia infanaĝo. La publiko raviĝis per ŝia ĉarmo, "vigla kaj naiva" laŭ iuj. En la jaro 1935 ŝi eĉ gajnis specialan Oskaron. Ŝia filmkariero tamen stagnis kiam ŝi plenkreskiĝis: post kelkaj ne tre sukcesaj filmroloj ŝi forlasis la kino-laboron.

Ekde la 1950-aj jaroj ŝi dediĉis sin al la politiko. Ŝi subtenis la Respublikanan Partion kaj reprezentis Usonon kiel diplomatiisto en Ganao kaj Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1988 ŝi publikigis siajn memorojn: Child Star.

[redakti] Listo de filmoj

  • Bright Eyes (Usono, 1934)
  • The Littlest Rebell (Usono, 1935)
  • Wee Willie Winkie (Usono, 1937)
  • Heidi (Usono, 1937)
  • Since You Went Away (Usono, 1944)
  • The Bachelor and the Bobby-Soxer (Usono, 1946]
  • Fort Apache (Usono, 1948)


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.imdb.com/name/nm0000073 IMDB
Ekstera ligilo  http://www.shirleytemple.com Oficiala retejo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj