Siegfried Körber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Körber
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1937 (1937-03-26)
en Wittenberg
Morto 17-an de septembro 2019 (2019-09-17) (82-jaraĝa)
en Audenge
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Siegfried KÖRBER (naskiĝinta la 26-an de marto 1936 en Wittenberg, mortinta la 17-an de septembro 2019 en Audenge) estis germana pentristo, grafikisto kaj altlerneja docento.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Körber studis inter 1954 kaj 1959 en Potsdam ĉe la Fakalternejo pri aplikitaj artoj kaj en Berlino. Post diplomiĝo dizajnisteca liustudis inter 1959 kaj 1965 artedukadon ĉe la Pedagogia Altlernejo de Erfurto kaj ĉe la Universitato de Lepsiko.

De 1964 li estis asistanto kaj instruisto pri vidaj artoj en Erfurto. Inter 1965 kaj 1967 li studis kiel eksterulo ĉe Hans Theo Richter (Dresdeno). Sekvis doktoriĝo en la 1976-a jaro Erfurte per defendo de la tezo Zur Grundlagenausbildung der Fachlehrer für Kunsterziehung im Lehrgebiet Bildende Kunst (Grafik) unter besonderer Beachtung der erziehungswirksamen Gestaltung der Lehrveranstaltungen.[1]

En 1980 li fariĝis sekciestro pri vidaj artoj, en 1982 docento kaj en 1989 profesoro. Pensiuliĝo estis en 2002; de tiam li tute dediĉis sin al pentrado kaj grafikaranĝado.

Ekde 2011 li aliĝis al la artista grupo Künstlergruppe Hohenfelden e.V. (kiu fondiĝis en 1994). Liaj partneroj tieaj estis Beate Borchard (1964–2017), Klaus Bose (* 1940), Ekkehard Franz (* 1947), Elvira Franz (* 1951), Helmut Griese (1925–2009), Evelyn Körber (* 1959; ŝia edzino), Kerstin Kreller (* 1958), Stefan Kreller, Hans-Peter Marder (1951–2021) kaj Jürgen Postel (* 1951).

Körber majstro estis en diversaj teknikoj kvankam plej famaj estis liaj akvareloj. Li plurfoje restadis je Rügen kaj Hiddensee, i.a. por akompani kritike pratikajn ekzercojn de studentoj.

Studvojaĝoj liaj estis de 1990 i.a. al Norvegio, Egiptio kaj Francio kie li mortis en septembro 2019.[2]

Körber estis membro de la GDR-ligo porartista Verband Bildender Künstler der DDR. Li estis influata de la turingiaj pejzaĝistoj Otto Paetz kaj Otto Knöpfer aktualigante ties artistajn perspektivojn. Kiel ili li preferis senperan renkontiĝon kun pejzaĝoj. Tamen li mem apenaŭ kreis samteknikajn pentraĵojn preferante kretajn desegnaĵojn kaj akvarelojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Unuopulaj[redakti | redakti fonton]

  • 1989: Mainz, Foyer des Theaters (akareloj)
  • 2011: Hohenfelden, Thüringer Freilichtmuseum („Vor Ort“. Desegnaĵoj kaj akvareloj.)
  • 2017: Erfurt, Schloßmuseum Molsdorf („Siegfried Körber: Elementares. Aquarelle und Zeichnungen“)

Kun aliaj[redakti | redakti fonton]

  • 1975, 1979 kaj 1984: Erfurt, Bezirkskunstausstellungen
  • 1986: Gotha, Kastelo Friedenstein („Das Urteil des Paris in der bildenden Kunst der DDR“)
  • 2012: Bad Berka, Coudrayhaus („Vertraute Schatten – Fremdes Licht“. Künstlergruppe Hohenfelden)
  • 2017: Saalfeld, Saale-Galerie (Werkschau der Künstlergruppe Hohenfelden)[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • biografio sur registro de artistoj orientgermanaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Fundamenta klerigo de priartaj fakinstruistoj en la sekcioj de vidaj artoj/grafikaĵoj kun aparta konsidero de la efikeco de ĉeuniversitataj prelegoj.
  2. Michael Grübner: "Trauer um den Aquarell-Meister aus Hohenfelden", ĉe: TA, 3.10.2019
  3. plano de ĉiuj ekspozicioj de 2017