Sierra San Pedro Mártir

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Picacho del Diablo

Sierra de San Pedro Mártir ( Montaro de Sankta Petro Martiro ) estas montara sistemo kaj unu el la teritorioj el la duoninsulo Basa Kalifornio, Meksiko. Je 3,096 m la plej alta punkto estas la Cerro de la Encantada, konata ankaŭ kiel Picacho la ProvidenciaPicacho del Diablo. Ĝi estas la plej alta pinto de la subŝtato de Malsupra Kalifornio, same kiel de la tuta duoninsulo Basa Kalifornio.

La teritorio estas parto de la basena divido kiu limigas la okcidentan kaj orientan basenojn de la duoninsulo.

Oni starigis Nacian Parkon Sierra de San Pedro Mártir per prezidenta dekreto en 1974, protektante areon de 650. Ĝi estis la unua el du naciaj parkoj de duoninsulo Basa Kalifornio. La alia estas la Nacia Parko Constitución de 1857, en la montoj de la Sierra de Juárez norde.

La Nacia Astronomia Observatorio situas je alto de 2830 m kaj estis konstruita en 1975, kaj havas kelkajn grandajn teleskopojn, el kiuj la plej granda estas 2.1 m longa. La observatorio profitas altan situon, kutimajn klarajn ĉielojn, malaltan relativan humidecon, malaltan atmosferan poluadon, malaltan lumpoluadon kaj malatajn nivelojn de radiointerferencoj.

Pri flaŭro hegemonias ĉaparalo kaj dezertaj arbustaroj kun arbaroj miksitaj de pino kaj kverko.

Pri faŭno gravas reenmeto de la Kalifornia kondoro, post kiam ili estis vidataj nature lastan fojon en 1937.

Eksteraj ligiloj [redakti]

30°45′N 115°13′W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 30.75 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">30.75°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 30.75; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Sierra San Pedro Mártir)