Signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homoj uzantaj usonan signolingvon
Preservation of the Sign Language (1913)

Signolingvo[1] gestlingvo estas lingvo kiu uzas la manojn kaj mienojn por komuniki, anstataŭ sonojn. Ili diversajn manajn formojn, orientiĝojn kaj movojn, ne nur de la manoj sed ankaŭ de la brakoj kaj korpo, en kombino kun buŝaj formoj kaj vizaĝaj ŝanĝoj por permesi al la uzanto esprimiĝi.

Signolingvoj evoluas kutime inter gesurduloj, sed ilin uzas ankaŭ interpretistoj, kaj la amikoj kaj familioj de surduloj, ne nur surduloj mem.

Diverseco de signolingvoj

Oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo, ĉar ĉiu lando, fojfoje ankaŭ regionoj, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la mondo. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en Britio kaj Irlando estas unu ekzemplo. Male, finna signolingvo originis el la sveda signolingvo, kvankam la finna ne rilatas al la sveda. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas svedajn surdulojn ol parolantaj finnoj komprenas parolantajn svedojn.

Komunikado inter homoj kiuj uzas malsamajn signolingvojn estas kutime pli facila ol inter homoj kiuj ne havas komunan parolan lingvon. Ekzistas tamen du projektaj internaciaj signolingvoj, Gestuno, kiu estas ankaŭ nomata Internacia Signolingvo, kaj Signuno, kies prilaboradon oni komencis en la jaro 1991. Ambaŭ ĝis nun ne estas multe uzataj. Tamen ekde la jaro 1977, la internacia signolingvo kelkfoje havis interpretistojn en internaciaj renkontiĝoj por surduloj.

Signolingvoj nesurdulaj

Ĉe la indiĝenaj aŭstralianoj, multaj triboj havas krom sia parola lingvo ankaŭ propran signolingvon, aŭ havis tian en la pasinteco[2]. Tia signolingvo uziĝis ĉefe en situacioj en kiuj parolado estis tabuigita, ekzemple dum funebra periodo aŭ dum certaj ceremonioj. Vidu ankaŭ Damino.

Raportoj pri la farto de surduloj ĉe tiuj triboj varias. Kelkaj verkistoj esprimis laŭdon pri la bona integrado de surduloj en tiaj komunumoj, dum aliaj plendis, ke la surduloj ne lernas la signolingvon, kiu kutimas esti instruata pere de la parola lingvo.

En la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj dum longa tempo uziĝis signolingvo kun tute alia funkcio. Ĝi funkciis kiel interetna helplingvo inter triboj kun tre malsimilaj parollingvoj. La indiana gestlingvo estas piĝina lingvo, en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenebla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj.

Unuopaj signolingvoj

Altroj

Evropo

Asio

Ameriko

Afriko

Okeanioj

Vidu ankaŭ



Notoj

  1. Por diskuto pri preferindo de la vortoj aŭ signolingvogestlingvo vidu la diskutpaĝon de tiu-ĉi artikolo.
  2. [1] Australian Aboriginal sign languages en la anglalingva vikipedio

Eksteraj ligiloj

greke "HandSpeak", anglalingva retejo pri ASL kaj pli. greke kategoriigo de signolingvoj laŭ la retejo ethnologue.com greke Vortaro de la flandra signolingvo greke anglalingvaj informoj pri barata signolingvo