Sinagogo de Weisenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la enirejo de la historia sinagogo

La sinagogo de Weisenau estas sinagogo el la unua duono de la 18-a jarcento en la urboparto Weisenau de la urbo Majenco en Germanio. Temas pri la sola sinagogo de la urbo, kiu ne plene detruiĝis en la tempo de la la nazia persekuto de judoj kaj de judaj kulturaĵoj inter la jaroj 1933 kaj 1945, kaj nuntempe temas pri la plej malnova konstruaĵo en la urboparto. Ekde la jaro 1996 la konstruaĵo denove estas biblia sinagogo kaj en ĝi denove okazas judaj diservoj. La simbola graveco de la konstruaĵo - sola konstrua memorigo pri la juda vivo en la urbo - aparte altas, ĉar kune kun la judaj komunumoj de la samregionaj urboj Worms kaj Speyer - la urba juda komunumo en la mezpoko estis la gvida centro de juda vivo en Eŭropo, fakte eĉ tutmonde.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo sitaus en la nuna strato Wormser Straße (federacia vojo B 9) rande de la urboparto, direkte al la majneca urbocentro. Temas pri malgranda, unuetaĝa konstruaĵo ĉe roka deklivo. En tiu loko fonto forlasas la rokon. La protektita situo meze de dense proksimaj urbaj konstruaĵoj helpis savi la konstruaĵon unue de politika detruemo kaj poste de simpla disfalo. De la strato nur videblas parto de la tegola tegmento. La konstruaĵo atingeblas pere de malvasta - strate per ligna pordo fermita - trairejo inter la du plej proksimaj ĉestrataj domoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo en 1737/38 konstruiĝis sur la fundamento de pli malnova konstruaĵo, post kiam la nobelo Anselm Franz von Ingelheim al la juda komunumo donis krediton de 3400 guldenoj por aĉeto de la teritorio. Dum la sieĝo de la urbo Majenco en 1793 Weisenau kiel memstara vilaĝo estis ekster la urba remparo, kaj inter aliaj konstruaĵoj ankaŭ la sinagogo estis forte damaĝita. Laŭ arkeologiaj spuroj dedukteblas ke la kompleta tegmento devis esti renovigita. Nur en 1818 la renovigo estis finita, kaj la preĝejo denove solene inaŭguriĝis. Ŝajnas ke la nombro de judoj en Majenco dum la tempo de la franca okupo de la urbo draste malplimultiĝis, kaj komence ne troveblis sufiĉe da mono por financi la renovigon.

En la pogromoj de novembro 1938 la konstruaĵo estis prirabita kaj interne detruita, sed ne komplete fajrigita, ĉar la fajro probable ankaŭ trafintus la najbarajn domojn kaj eble kaŭzintus incendion. En la jaroj post la Dua Mondmilito la sinagogo estis forgesita kaj servis kiel kokinejo kaj stokejo. Nur en 1978 urbaj funkciuloj rekonsciis pri la origina signifo de la konstruaĵo. La urbo sekve aĉetis la konstruaĵon, kaj majencaj civitanoj en 1992 fondis privatan societon, cele al restarigo de la historia konstruaĵa stato. La pentekostan lundon de la jaro 1996, ekzakte 900 jarojn post la loka pogromo Gezerot Tatnu, en kiu en Majenco murdiĝis pli ol 500 urbaj judoj, la eterna lumo Ner Tamid estis relumigita kaj la sinagogo reinaŭgurita.

Intertempe ankaŭ retroviĝis mikveo, rita banejo, kiu estis akvumita per la tiuloke elrokiĝanta fonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bormann: Mainz: Mil jaroj da juda mikrokosmo. Judoj en Mainz, Speyer kaj Worms - en la "rabinejo de ŜUM". Ampleksa artikolo esperantlingva en GEJ-Gazeto 3.87 (majo-junio 1987), red. Thomas Pusch, fokusa temo: judoj en Germanio, paĝoj 10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]