Anselm Franz von Ingelheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La episkopo en 1688.

Anselm Franz VON INGELHEIM, naskiĝinta la 6-an de septembro 1634 en Köln, mortinta la 30-an de marto 1695 en Aschaffenburg) estis princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Mainz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post edukado ĉe jezuitoj la ege sensiva kaj facile influebla Anselm studis de 1657-59 en Nancy, Metz, Plombières kaj Parizo, por esti akceptita en la katedrala kapitulo de Mainz post la reveno.

La sekvintajn jarojn li senditis oficiale al la imperiestra kortego kiel ankaŭ en la regionon de Supra Rejno kaj Svislandon. Li amikiĝis kun Franz Egon von Fürstenberg, la posta episkopo de Strasburgo kaj konatiĝis tiel kun la franca politiko. Al Franz Egon estas ŝajne ŝuldita ke Anselm estis elektita en la 7-a de novembro 1679 princo-episkopo de Mainz. Antaŭe li estis ekde 1647 Urba ĉambristo kaj ekde 1675 guberniestro en Erfurto.

La de liaj antaŭuloj konstruitan remparon de Mainz li devis cedi al la francoj, ĉar la aro da 800 soldatoj ne sukcesis defendi ĝin. Tiam Anselm retiriĝis al Erfurto kaj Aschaffenburg. La kunvenon de la princoj-elektistoj li vokis al Augsburg por la jaro 1690, kie faritis la elekto kaj la kronado de Jozefo la 1-a (Sankta Romia Imperio). Krome li akceptis en 1692 la 9-an dignecon elektistan por Braunschweig-Lüneburg.

Kiel dekretiganto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ordonoj de li antaŭenpuŝu plibonigon de moroj ka kutimoj kaj piecon inter la subuloj. Kiel kontrolanto servis la bonkonata kapuceno Martin von Cochem.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]