Sinjak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sinjak, ukraine, rutene kaj ruse Синяк, slovake Siňák, germane Blaubad, hungare Kékesfüred [kEkeŝfured] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto kaj banloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en distrikto de Ĉinadieve.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj

Situo

Sinjak situas en valo.

Historio

la unua mencio okazis pri la vilaĝo aŭ pri la kuracakvo en 1783. Laŭ la onidiro paŝtistoj rigardis, ke tiuj bestoj, kiuj trinkis el la akvo, estis pli sanaj. En 1834 saniga loko ekfunkciis. La tiutempa hungara loknomo "Szinyák" pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis baldaŭe al Kékesfüred. Ĝis Traktato de Trianon la banloko apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Sinjak. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj

  • kuracakvo
  • skiejo, 300 m-ojn longa, 50 m-ojn profunda