Sint-Martens-Latem
Mapo de la municipoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
provinco: Orienta Flandrio |
geografia situo: 51°02’N; 3°39’E Mapo |
areo: 14,53 km² |
loĝantoj: 8.363 (2004-07-01) |
loĝdenso: 576 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 9830 |
Sint-Martens-Latem (nederlande:[SINT-MARt'ns-LA:tem]) estas municipo en Belgio.
Ekde 1977 la municipo Deurle apartenas al Sint-Martens-Latem, la ĉefa municipo.
Ĝi estas famkonata loko pro la artistoj kiuj ŝatas loĝi kaj labori tie.
Multaj trovis sian inspiron ĉe la bordoj de la rivero Leie. La municipo estas la "lulilo" de la Flandra ekspresionismo, kun inter alie pentristoj kiel Albijn Van den Abeele , Constant Permeke, Albert Servaes kaj Frits Van den Berghe.
Konataj loĝantoj
- Gustave Van De Woestijne - pentristo
- Karel Van de Woestijne - verkisto
|