Sistema Único de Saúde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sistema Único de Saúde
emblemo
Markemblemo de SUS
Markemblemo de SUS
sansistemo
Komenco 22-1 de septembro 1988
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Braziljo
Ĉefestro(j) Nísia Trindade Lima vd
Buĝetfonto Registaro de Brazilo
Retejo www.gov.br/saude
vdr

Sistema Único de Saúde (Unuigita Sansistemo), mallongigo SUS, estas la nomo de la brazila publika sana sistemo kreita de la Federacia Konstitucio de 1988 per la teksto ellaborita de la Nacia Konstituciiga Asembleo de 1987-1988 en ĝia 267-a kunsido la 17-an de majo 1988.[1] Inter la landoj kun pli ol 200 milionoj da loĝantoj, Brazilo estas la sola, kiu havas universalan publikan sanan sistemon plene financitan de la registaro.[2] [3]

SUS plenumas de primara prizorgado ĝis kompleksaj proceduroj kaj ofertas krizan prizorgon por homoj, kiuj suferas akcidentojn per la Movebla Prizorga Servo ĉe Krizokazo, mallongigo SAMU. La brazila sansistemo ankaŭ liveras vakcinojn kaj medikamentojn senpage al homoj kun diversaj malsanoj (kiel diabeto, hipertensio, astmo, HIV kaj Alzheimer), financas esploradon en la areo de epidemiologio kaj kontrolas la kvaliton de manĝaĵoj ofertitaj en komercaj establoj pere de la Nacia Agentejo pri Sana Kontrolado, mallongigo Anvisa.

Ambulanco de SAMU, la Movebla Prizorga Servo ĉe Krizokazo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Narvai, Paulo Capel (17-a de majo 2018). SUS: 30 anos de resistência e contra-hegemonia (portugale). Arkivita el la originalo je 2021-06-22. Alirita 2021-07-09.
  2. Folha de S.Paulo (10-a de oktobro 2019). Brasil é único com 'SUS' entre países com mais de 200 milhões de habitantes (portugale).
  3. ssa.gov. Social Security Programs Through World: Brazil (angle) (pdf).