Skeletonado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skeletonado estas vintra olimpika sporta disciplino, prezentanta malleviĝon en glacia duontubo sur duglitila sledo, fiksita al framo. Oni determinas venkinton laŭ sumo de du aŭ kvar pasadoj.

Antaŭulo de skeletonado oni konsideras demontiĝon sur tobogano (senglitila ligna sledo), disvastigita inter kanadaj indianoj.

Skeletono estas sledo kun ŝtalaj glitiloj kaj pezigita framo, sen direktilo, sur kiu sportisto kuŝas kun la kapo antaŭen al la direkto de movo, kun la vizaĝo suben, uzante specialajn dornojn sur la ŝuoj por direkti la sledon.

Dum la starta rapidigo la sledo iĝas rapida ĝis 40 km/h, kaj maksimuma rapideco atingas 130 km/h. Kompare al bobado kaj sledado skeletonado estas la plej danĝera kaj postulas sekvi al la striktaj reguloj. Entuta pezo de sportisto kaj sledo ne devas superi 115 kg en la viraj konkursoj, 92 kg en la virinaj. Ĉe neceso oni permesas pezigi skeletonon per balasto.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda