Slovaka luterana preĝejo (Mezőberény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka luterana preĝejo de
Mezőberény
konstruaĵo • religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőberény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1797
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko; stilo germane nomata Zopfstil
Konstruado 17931797
Specifo
Longo 31 m
Larĝo 18 m
Alto 21 m (navo); turo 51 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La slovaka luterana preĝejo estas sakrala monumento historia en urbo Mezőberény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1711 tiu areo estis senhoma pro la pli fruaj militoj. Aŭstro akiris la areon, kiu invitis slovakojn, iomete hungarojn, poste ankaŭ germanojn. Ili estis preskaŭ senescepte luteranoj. Ili konstruis tuj provizoran preĝdomon, kiun uzis ankaŭ la germanoj, sed ili havis apartan tempon por la germanlingvaj diservoj. La slovakoj kaj germanoj konstruis pli grandan preĝdomon el lomoj en 1741. La tria preĝdomo estis konstruita en 1768 kun sonorilostablo. Fine en 1789 la germanoj konstruis plene apartan kirkon kaj ili forlasis la komunan. Ankaŭ la slovakoj konstruis kirkon jam el ŝtonoj kaj brikoj inter 1793-1797. La orgeno estis kreita en 1856 (laŭ alia informo en 1862), renovigita en 1998. La turo ricevis horloĝon en 1885, ĝi estis renovigita en 1997. Oni faris predikejon kaj altaron en 1818. La benkoj estis faritaj en 1889, la lustro en 1897. La preĝejo estis renovigita interne en 1962, ekstere en 1984. Dum la frua socialismo la havaĵoj estis forprenitaj (lernejo, tombejo, restis nur la preĝejo kaj paroĥejo). Depost la socialismo la luteranoj rericevis la lernejon, pro la ceteraj ekaj havaĵoj ricevis monon. La lernejo iĝis ejo por maljunuloj. Inter 1992-1997 la internaĵo de la kirko estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo en korto. Ĝi havas unusolan kvadratan turon, kiu plene reliefas en la simetria fasado. La enireja pordo troviĝas tra la turo, sed ekzistas aliaj pordoj ĉe la navo kaj en la malantaŭa parto. La turo estas la plej alta punkto de Mezőberény, tial en la turo krom la 3 sonoriloj telekomunikada instalaĵo funkcias. Interne estas 3 galerioj. La altara bildo prezentas la Ĉieliron.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.