Smedley Butler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Smedley Butler
"Old Gimlet Eye"
"The Fighting Quaker"
"Old Duckboard"
Smedley Darlington Butler
Smedley Darlington Butler
Naskiĝo: 30-an de julio 1881
en Flago de Usono West Chester, Pennsylvania, Usono
Morto: 21-an de junio 1940
en Flago de Usono Philadelphia, Pennsylvania, Usono
Soldata kariero
Rango: Majoro Generalo
Tempo de deĵoro: 1898–1931
Deĵoris en: USMC logo.svg Marista infanterio de Usono
Komandis al: 13-a Regimento de
Maristaj Ekspediciaj Fortoj en Ĉinio
Bataloj: Hispana-usona milito
Boxer Rebellion
*Battle of Tientsin
*Battle of San Tan Pating
Banana Wars
Mexican Revolution
*Second Battle of Veracruz
World War I
China Expedition
Medaloj: Medal of Honor (2)
Marine Corps Brevet Medal
Army Distinguished Service Medal
Navy Distinguished Service Medal
French Order of the Black Star
v  d  r
Information icon.svg

Generalo Smedley BUTLER (pr. smedli batle) (nask. la 30-an de julio en West Chester, Pensilvanio, 1881 mort. la 21-a de junio 1940) en Filadelfio (Pensilvanio), familiare kromnomita "Old Gimlet Eye" (olda borileta okulo), estis generalo de la transmara infanterio (Marines), postmorte la iam ajn plej honor-ordenita infanteria marsoldato ("marine"). Li post emeritiĝo iĝis fama pro publika kondamno de la ligo de militaj agoj kun firmaaj interesoj, interalie en lia fama libro "War is a Racket" (Milito estas mafia trudŝtelo. 1935).

Generalo Butler fariĝis kontraŭstaranto de eksteraj militistaj intervenoj, kaj lia libro estis inter la unuaj, kiuj priskribis la funkciadon kaj minacon de la militistara-industria komplekso, pri kiu prezidento Eisenhower atentigis jardekojn poste, la 17an de januaro 1961, en sia Parolado de fino de mandato. Post retiriĝo el la usona armeo, en la 1930-aj jaroj, Smedley D. Butler fariĝis populara oratoro dum kunvenoj organizitaj fare de veteranoj, pacistoj kaj ekleziaj grupoj.

En 1934, li informis la Usonan Kongreson, ke grupo de riĉegaj industriistoj strebis faligi la registaron de prezidento Franklin D. Roosevelt, kaj fiaskigis tiun manovron. Per la angla gxi estas nomata 'The Business Plot'. (Li iomete aŭdeblas du fojojn en la jena filmo pri la temo.)

Eltiraĵo el "War is a racket" (Milito estas trudŝtelo)[redakti | redakti fonton]

“Milito estas nur prirabo. Prirabo estas plej bone priskribita, laŭ mi, kiel io, kio ne estas tio, kio ĝi ŝajnas esti por la ĝenerala plimulto. Nur kelkaj grupetoj scias, pri kio temas. Prirabo estas farita por la profito de eta malplimulto je la kosto de la amasoj.

Mi kredas je taŭga defendo de la marbordo kaj nenio pli. Se nacio venos ĉi tien por batali, tiam ni batalu. La problemo kun Usono estas, ke kiam la dolaro ricevas nur 6 procentojn ĉi tie, tiam ĝi senpacienciĝas kaj iras transmaren por ricevi 100 procentojn. Tiam la flago sekvas la dolaron kaj la soldatoj sekvas la flagon.

Mi ne plu irus al milito, kiel mi faris por protekti iujn fiajn bankistajn investojn. Nur du aferoj meritas, ke oni batalu por ili. Unu estas la protekto de niaj hejmoj kaj la alia estas la Deklaracio pri Rajtoj. Milito pro iu ajn alia kialo estas nur prirabo. Ne ekzistas eĉ unu priraba ruzo nekonata de la militista bandaĉaro. Ĝi havas siajn « fingrulojn » por indiki la malamikojn, siajn « muskululojn » por detrui ilin, siajn « cerbulojn » por plani la militajn preparojn, kaj grandan ĉefon, la Supernacian Kapitalismon.

Povas ŝajni strange, ke mi, militisto, faras tian komparon. La veremo devigas min al tio. Mi pasigis tridek tri jarojn kaj kvar monatojn en la aktiva servo kiel membro de la plej efika militgrupo en tiu ĉi lando, la transmara infanterio. Mi okupis ĉiujn oficirajn postenojn, de subleŭtenanto ĝis divizia generalo. Kaj dum tiu periodo, mi elspezis la plimulton el mia tempo kiel altranga muskolulo je la servo de la Granda Komerco, de Wall Street kaj de la Bankestroj. Unuvorte, mi estis rabisto, bandaĉulo je la servo de kapitalismo.

Mi suspektis, ke mi estas nur ero en la prirabo tiutempe. Nun mi certas pri tio. Kiel ĉiuj membroj de la militista profesio, mi neniam pensis per mi mem, ĝis mi forlasis la postenon. Miaj mensaj kapabloj restis provizore neuzitaj, dum mi obeis la ordonojn de la superuloj. Tiu situacio estas tipa por ĉiuj dum milita servo.

Mi helpis al la « sekurigo » de Meksikio, aparte de Tampico, por la interesoj de la usona petrolo en 1914. Mi helpis al la transformo de Haitio kaj Kubo en taŭgajn lokojn, por ke la uloj de la National City Bank sukcesu kolekti la monon tie. Mi partoprenis en la perfortado de seso de Centramerikaj respublikoj por la profito de Wall Street. La listo de priraboj estas longa. Mi helpis al purigo de Nikaragvo por la internacia banka centro de la fratoj Brown en 1909-1912 (kie mi aŭdis tiun nomon antaŭe ?). Mi alportis civilizon al Domingo por la interesoj de usona sukero en 1916. En Ĉinio mi helpis la senprobleman antaŭeniron de Standard Oil.

Dum tiuj jaroj, mi havis, kiel oni dirus en la bandaĉula slango, prosperan afereton. Rememorante pri tio, mi opinias, ke mi povus doni kelkajn konsilojn al Al Capone. Li prirabas maksimume tri urbajn distriktojn. Mi agadis sur tri kontinentoj !“ (kun redaktoj el "La SAGO", gazeto de SAT-Amikaro, N°11 de decembro 2004, traduko de Vinko Markov).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]