So What

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

So What (eo: Kio do?) estas ĵazkomponaĵoj de Miles Davis el la jaro 1959. La unua versio aperis sur la muzikalbumo Kind of Blue.[1] La „facile ludebla“ kanto fariĝis „esenco de modala ĵazo“ kaj ĵaza normkanto, kiun „ankaŭ amatoraj bandoj volonte“ ludas.[2]

La komponaĵo[redakti | redakti fonton]

So What estas unu el la plej famaj ekzemploj por modala ĵazo, komponita laŭ doria modalo. Ĝi havas treege simplan strukturon: „Al ostinata melodio de la kontrabaso la blovinstrumentoj kaj la piano respondas per du akordoj – tio entute dek ses fojojn sechzehnmal.“[2] La blovinstrumentaj akordoj estas interpreteblaj kiel respondo (voko kaj respondo). La komponaĵo ne havas trairajn harmoniojn, sed havas stabilajn gamojn (modalojn); ĝi konsistas el 16 taktoj je d-doria[3], 8 taktoj je e♭-doria[4] kaj ok taktoj je d-doria.[5] Per sia kantoformo AABA kaj siaj tridek du taktoj ĝi estas laŭforme analoga al la strukturo de usona popolara kanto.

La kontrabasan kaj pianan enkondukon de ka peco verkis Gil Evans por Paul Chambers kaj Bill Evans por la albumo Kind of Blue. La metadon de la akordoj fare de Bill Evans kiel kvinvoĉaj akordoj kun tri kvartoj tavoligitaj unu sur la alian kaj kun trito supere teoriisto Mark Levine nomas So-What-akordo.[6][7]

John Coltrane uzis la saman akordstrukturon pli malfrue por sia normkanto Impressions.[8]

Aliaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Davis poste surdiskigis la komponaĵon plurfoje, en 1961 kun la orkestro de Gil Evans, en 1964 kun George Coleman. Dum kiam la peco je Kind of Blue estas ludata en tre modera tempo, je pli malfruaj koncertregistraĵoj ĝi estas ludata pli rapida. Multaj trumpetistoj sekvis Majlson Davis kaj surdiskigis la pecon. Bill Evans ludis ĝin kun sia triopo. George Russell ellasis en 1987 la temon kaj bazis sian version sur la soloo de Davis.

En la jaro 1991 saksofonistino Candy Dulfer sonregistris la kanton por sia unua albumo "Saxuality".[9] En la jaro 2005 la triopo de Larry Coryell registris la kanton por la albumo "Electric“.[10] Frapinstrumentisto Jimmy Cobb fondis en 2009 okaze de la kvindekjara jubileo de Kind of Blue la So-What-Bandon, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis.[11]

Versioj kun teksto[redakti | redakti fonton]

Kantisto Frank Minion surdiskigis la pecon en januaro de 1960 kun la ritmosekcio de la unua sonregistraĵo. La tekston, kiun li kantis super la baslinio, „If I shoud choose to sing the blues“, li respondis per plurtraka registraĵo de „So what?“. Por Eddie Jefferson Chris Hall pritekstis ankaŭ la trumpetsoloon per vokalkantado; temas pri Davis kaj lia kutimo, forlasi la scenejon dum la solooj de siaj kunmuzikistoj.

Akceptado[redakti | redakti fonton]

Thomas Ward skribis ĉe allmusic:

"So What" komencas la albumon kaj ĝi estas ja la plej klarkontura peco. Per la longa enkonduko, kiu kulminas en la minimumisma soloo de Davis, "So What" validas kiel blupaŭso por ĉiuj pecoj de modala ĵazo…. La ritma stilo estas tre libera, kaj kvankam la strukturo estas simpla, ĝi prezentas ĉiufoje novan komplikecon kaj fajnaĵojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sonregistrado okazis en Columbia Records 30th Street Studio en Novjorko la 2-an de marto 1959 kun Cannonball Adderley, John Coltrane, Bill Evans, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb.
  2. 2,0 2,1 H.-J. Schaal Jazz-Standards, p. 436s.
  3. Tio analogas al C-maĵora gamo super la gamnoto d.
  4. Ĉi tiu gamo estas duontonon pli alta, do laŭas la tonojn de la d♭-maĵora gamo super la gamnoto e♭.
  5. Analizo de la peco fare de Steve Khan
  6. Mark Levine: "The Jazz Piano Book" 1989 Sher Music Co., Petaluma, CA ISBN 0-9614701-5-1
  7. Richard Lawn, Jeffrey L. Hellmer: Jazz – Theory and Practice, Wadsworth Publishing, 1993. ISBN 0-534-19596-2
  8. Eric Nisenson (1995). Ascension: John Coltrane and his quest. Da Capo Press. p. 126. ISBN 0306806444
  9. Recenzo de la albumo Saxuality ĉe allmusic.com
  10. Recenzo de la albumo Electric ĉe allmusic.com
  11. hejmpaĝo de Jimmy Cobb