Sovetunia nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovetunio
Sovetunio
jaroj 1924 - 1991
asocio Федерацию Футбола СССР
Sovetunia Futbala Federacio
konfederacio UEFA
golreĝo Oleh Blokhin (42)
FIFA kodo URS
unua matĉo Flago de Sovetunio Sovetunio 3-0
Flago de Turkio Turkio
1924
fina matĉo  Kipro 0-3
Flago de Sovetunio Sovetunio
1991
plej granda gajno  Finnlando 0-10
Flago de Sovetunio Sovetunio
1957
plej granda perdo  Anglio 5-0
Flago de Sovetunio Sovetunio
1958
Futbala Mondpokalo
aperoj 7 (unua en 1958)
plej bona rezulto Kvara pozicio
1966
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 5 (unua en 1960)
plej bona rezulto Ĉampiono
1960
vdr

La sovetunia nacia teamo de futbalo (ruse Сборная СССР по футболу, latinliterigite Sbornaja SSSR po Futbolu) post la kreo de la multpopola komunisma ŝtato Sovetunio dum 1922, inter la jaroj 1954 kaj 1991 estis ĉiam inter la plej fortaj "naciaj" futbalistaj teamoj en Eŭropo kaj la tuta mondo. La teamanoj elektiĝis el inter la plej sukcesaj kluboj de Sovetunio, inter alial el Dinamo Kievo, Dnipro Dnipropetrovsko, Dinamo Tbiliso, Ŝaĥtar Donecko, Ĉornomorec Odeso, Dinamo Minsko, Zenit Leningrado kaj la moskvaj kluboj Spartak, Torpedo, Dinamo, CSKA kaj Lokomotiv, post junio 1940 ankaŭ el la konkeritaj landoj de Baltio, sed ĝis la jaro 1952 ne havis internaciajn matĉojn:

Antaŭ la Dua Mondmilito, la Sovetunia Futbala Asocio ne estis akceptita en la internacia futbala federacio FIFA kaj matĉoj de aliaj naciaj teamoj kontraŭ la elektularo de Sovetunio tial estis malpermesitaj de la federacio. Dum 1946 la sovetunia asocio fine akceptiĝis, dum la Somera Olimpiko 1952 unuafoje partoprenis internacian turniron, sed tie ne plenumis la esperon de Stalino pri granda propaganda sukceso kaj remalfondiĝis ĝis la jaro 1954, kiam kreiĝis regula nacia teamo. Dum la sekvaj jardekoj ĝis la malfondiĝo de Sovetunio fine de 1991, la sovetunia elektularo estis regula partoprenanto de la Futbala Mondpokalo de la internacia futbala federacio FIFA kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado de la kontinenta federacio UEFA.

La plej granda sukceso de la teamo kun la cirilaj literoj CCCP sur la ĉemizoj estis la venko de la "1-a Eŭropa Pokalo de Nacioj 1960", la antaŭulo de la nuntempa Eŭropa Futbal-Ĉampionado, en Parizo. Dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1964, 1972 kaj 1988 la sovetunia teamo trifoje iĝis eŭropa vic-ĉampiono (ĝin venkis dum 1964 Hispanio, dum 1972 Germanio kaj dum 1988 Nederlando).

Dum la turniroj pri la Futbala Mondpokalo la sovetunia teamo maksimume (dum 1966) atingis la kvaran lokon. Tamen ekzemple dum la mondpokala turniro de 1986 en Meksiko la sovetunia teamo estis tre aprezata fare de la publiko kaj de kritikistoj pro spektakle bona futbalado – sendepende de tio, ili per iom da malbonŝanco malvenkis dum la okonfinalo pro tro riska kaj atakema taktiko kontraŭ la belga nacia teamo de futbalo.

Krom du oraj medaloj dum la Someraj Olimpikoj de 1956 kaj 1988, bonaj rezultoj estis tri bronzaj medaloj en la Someraj Olimpikoj de 1972, 1976 kaj 1988.

Post la resendependiĝo de la baltiaj ŝtatoj Litovio, Latvio kaj Estonio dum printempo 1990, refondiĝis unuopaj naciaj teamoj de futbalo en tiuj landoj, inter alie la litova nacia teamo de futbalo, kvankam la regantoj en Moskvo nur fine de aŭgusto 1991 fine akceptis la "perdon" de la tri dum junio 1940 perforte konkeritaj ŝtatoj. Post la malfondo de Sovetunio fine de 1991 komence pluludis komuna teamo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, kiu reprezentis iujn, sed ne ĉiujn de la eksa sovetuniaj respublikoj, ĝis la fino de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992. Sekve, aŭtune 1992 refondiĝis unuopaj naciaj teamoj de la resendependaj ŝtatoj, inter alie la rusa kaj ukraina teamoj.

Resume, kaj la entute plej multajn golojn (42) kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (112) kadre de la sovetunia teamo atingis la ukraina futbalisto Олег Блохін (Oleh Bloĥin).

Ŝablono:Link FA