Spessart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la mezalta montaro Spessart en Germanio, kiu situas en la nordokcidento Bavario kaj oriento de Hesio, norde de la rivero Majno. Tute sendepende de tio, Spessart (Brohltal) estas komunumo de la germania distrikto Ahrweiler (Rejnlando-Palatinato).
Spessart
Laŭ la germana nomo de la birdo pego baptiĝis la montaro. Ankoraŭ nuntempe la birdo estas la simbola besto de la regiono.
ŝtato  Germanio
areo 2.440 km²
plej alta punkto 586 m
plej granda urbo Aschaffenburg

La pejzaĝa regiono Spessart [prononco "Ŝpesat"] estas mezalta montaro en la nordokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio kaj je malpli granda parto ankaŭ en la okcidento de la najbara federacia lando Hesio, do sume situas en la centra sudokcidento de Germanio.

La montara nomo venas de la germanaj vortoj "Specht" por la birdo pego kaj "Hardt" por monta arbaro, do havas la signifon "pega arbaro". [1]

Geografio

Situo

La montaron limigas la rivero Majno inter la urboj Gemünden kaj Hanau kaj la riveretoj Kinzig kaj Sinn, kiuj enfluas la Majnon. La montoj estas malkrutaj kaj kovritaj per densaj arbaroj el kverkoj kaj fagoj; la valoj kaj subaj deklivoj estas loĝataj kaj agrikulture utiligataj.

La kerna parto de la montaro etendiĝas de la urbo Miltenberg en la sudo tra 75 kilometroj ĝis la urbo Schlüchtern en la nordo. Sume la montaro kovras areon de 2.440 km², el kiuj 1.710 apartenas al Bavario kaj 730 km² al Hesio.

Plej multaj de la montopintoj altas inter 450 kaj preskaŭ 600 metroj. La plej alta monto, Geiersberg, altas 586 metrojn.

Inter alie la germana distrikto Main-Spessart nomiĝas kaj laŭ la rivero kaj la montaro.

Geologio

La rokaro de la montaro konsistas el granito, gnejso kaj ardezo kun multloke supra tavolo da sabloŝtono.

Kulturaj vidindaĵoj

akvokastelo Mespelbrunn

Konstruaĵoj

La plej konata konstruaĵo estas la kastelo de Mespelbrunn, romantika nobela rezidejo ĉirkaŭita de akvoplenigita fosaĵo. La loko estis la loĝejo de la nobeloj de la dinastio Echter, kiuj regis en la proksima urbo Aschaffenburg nome de la kristana episkopejo Majenco. Mespelbrunn situas tiom for de grandaj vojoj aŭ urboj, ke ĝi neniam detruiĝis. Nuntempe la kastelo estas posedaĵo de la grafoj de Ingelheim, kiuj loĝas en parto kaj muzee montras alian parton de la kastelo.

Pluraj historiaj preĝejoj kaj pliaj kasteloj de la historiaj montaraj urbetoj same vidindas. En la kastelo de Lohr am Main elstaras muzeo pri la montaro, kiu inter alie montras la mezepokajn metiojn de forĝado, kreado de vitro kaj speguloj en la regiono. Same pri la regiona kreado de vitro fokusiĝas muzeo en Wertheim. Muzeo de la monaĥejo en Neustadt am Main videbligas la kristanan historion de la abatejo kaj ĉirkaŭaĵo ekde la 8-a jarcento. Pri la mineralogio kaj geologio de la montaro aparte bone informas la naturscienca muzeo "Schönborner Hof" en Aschaffenburg.

la rivereto Elsava en la montaro Spessart

Migraj vojoj

La regionon kovras densa reto de belaj migraj vojoj. Escepte malnova estas la "azena vojo" ("Eselsweg"), kiu aĝas pli ol 2.000 jarojn kaj pasas la tutan montaron de nordo al sudo preskaŭ sen tuŝi homajn loĝlokojn. Migrovojo pri la temo frankonia ruĝa vino ("Fränkischer Rotwein Wanderweg") ĉe la okcidenta flanko de la montaro gvidas tra multaj vitejoj flanke de la valo de la rivero Majno. La asocio "arkeologia Spessart-projekto (ASP)" instalis kulturajn migrovojojn.

Ekonomio kaj infrastrukturo

La enloĝantoj de la montara regiono Spessart je granda parto vivas de la turismo. La arbarego kiel feriejo, sed ankaŭ kiel dumtaga ekskursejo por la enloĝantoj de la urbaj regionoj de Hesio kaj Bavario donas multajn eblecojn por libertempaj aktivecoj.

La pitoreskaj historiaj urbetoj laŭlonge de la rivero Majno, ĉiuj kun multaj mezepokaj trabfakaj domoj, estas altiraj ekskursoceloj: El ili aparte menciindas Gemünden, Lohr, Marktheidenfeld, Wertheim, Miltenberg, Klingenberg kaj ankaŭ la baroke dominita rezideja urbo Aschaffenburg.


Montoj

indikilo pri la antikva migra vojo "Eselsweg" (azena vojo)
  • Geiersberg (586 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Lärchhöhe (573 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Hohe Warte (572 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Hermannskoppe (567 m), limo inter Bavario kaj Hesio
  • Querberg (567 m), distrikto Miltenberg, Bavario
  • Klosterkuppel (552,1 m), Neustadt am Main, distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Geierskopf (549 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Weickertshöhe (546 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Steckenlaubshöhe (542 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Horst (540 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Hoher Knuck (539 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Hirschhöhe (537 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Hirschberg (535 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Sohlhöhe (530 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Flörsbacher Höhe (529 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Obere Waldspitze (521 m), limo inter Bavario kaj Hesio
  • Geishöhe (521 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Schwarzer Berg (Spessart)|Schwarzer Berg (521 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Gauslkopf (519 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Markberg (516 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Rosskopf (Spessart)|Roßkopf (516 m), limo inter Bavario kaj Hesio
  • Großer Goldberg (515 m),limo inter Bavario kaj Hesio
  • Pfirschhöhe (502 m), distrikto Main-Spessart, Bavario
  • Steigkoppe (502 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario, Laufach
  • Beilstein (499,5 m; kun ruino de mezepoka burgo), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Wellersberg (479 m), distrikto Main-Kinzig, Hesio
  • Schwarzkopf (475 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario, Laufach
  • Borberg (454 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario, Laufach
  • Ospis (439 m), distrikto Miltenberg, Bavario
  • Hahnenkamm (437 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Eckardskopf (433 m), limo inter Bavario kaj Hesio
  • Pfaffenberg (432 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario
  • Lindenberg (402 m), distrikto Aschaffenburg, Bavario, Laufach
  • Bischling (374 m), distrikto Main-Spessart, Bavario, Laufach

Eksteraj ligiloj

indikilo de la arkeologia Spessart-projekto (ASP)

ĉiuj baze germanlingvaj greke paĝoj de la natura parko "Naturpark Spessart" greke paĝoj de la migranta asocio "Spessartbund" greke paĝoj de la arkeologia Spessart-projekto (ASP) greke monata magazino „Spessart“ greke informoj pri geologio kaj mineralogio de la montaro greke biciklaj kaj migraj vojo en la suda parto de la montaro

Referencoj

  1. Konrad Kunze: dtv-Atlas Namenkunde. eldojejo Deutscher Taschenbuchverlag. Munkeno, 1998. p. 101. ISBN 3-423-03234-0