Nigra pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nigra pego
Plenkreska vira birdo kun idaro.
Plenkreska vira birdo kun idaro.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dryocopus
Specio: D. martius
Dryocopus martius
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La nigra pego, Dryocopus martius, estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Dryocopus kaj la plej granda pego de Eŭropo kiu loĝas ankaŭ en norda Azio, kie ĝi estas la dua plej granda post la Mulleripicus pulverulentus, tie kaj en la tuta mondo, kaj la ununura membro de sia genro Dryocopus en sia teritorio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo montranta sian karakteran aspekton

Ĝi grandas preskaŭ kiel frugilego, tio estas 40-57 cm longa, kun enverguro de 64-73 cm kaj pezo de 250-340 g. Plej ofte la nordaj birdoj estas pli grandaj kaj pezaj.

Ĝi havas nigran plumaron, kiel la aliaj membroj de la genro Dryocopus, kies nigro povas montri de proksime brilajn kaj bluajn nuanconjn supre kaj nebrilajn kaj brunecajn aŭ grizecajn sube, kaj la masklo havas ruĝan kaposupron, dum la femalo havas nur ruĝan nukon. Per tiu aspekto temas pri specio tute malkonfuzebla ene de Eŭropo inter pegoj, sed ĉiukaze konfuzebla de malproksime kun korniko. Ambaŭ seksoj havas flavecajn okulojn, helan bekon ŝajne blankecan de malproksime sed pli grizecan de proksime, pli malhelan ĉepinte, kaj grizecajn krurojn.

Kiel ĉe aliaj pegoj, tiu ĉi palearkta specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, ku du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insektojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La flugado de la nigra pego estas forta kaj rekta, malofte onda, malkiel ĉe aliaj pegoj, kaj nur kiam ili alproksimiĝas al flugofino.

Spuroj de nigra pego sur arbotrunko

Ĝi vivas norde kaj en alt-montaroj, de pino, fago aŭ alia falfolia specio, kiel abioj (sed tio dependas de la lando), kie bezonas ankaŭ maldensejojn. Ĝi nestas en arbotruo, kiun ĝi mem faras ĝis 50 cm longa kaj 10 ĝis 20 m super la grundo kaj kie la ino demetas 4 aŭ pliajn blankajn malgrandajn ovojn, kiujn ili kovas nur dum 12 tagoj. Elnestiĝo okazas post malpli ol unu monato kaj tiam la idaro disiĝas en du grupoj, zorgotaj de po unu generinto.

Ĝia nestotruo povas esti reuzataj de diferencaj specioj (ĝis 50), kiel la Funebra strigo, la Arbara martesoPinmarteso, la Monedo ekzemple aŭ, pli surprize, eĉ la Orokula klangulo, anaso de la nordo de Eŭropo, vespertoj, sciuroj, arbarstrigoj, ktp.

Ĝi estas nemigranta birdo (eble nur plej nordaj birdoj povas subeflugi iome kiam veterkondiĉoj malbonegiĝas aŭ junuloj iom for por setliĝi) kaj for de la reprodukta epoko estas teritoria kaj soleca specio.

Temas pri bruema specio. Ĝia voĉo estas longa kli-jo, dum flugo rapide ripetita kri-kri-krikru-kru-kru; tiuj du voĉoj estas facile aŭdeblaj eĉ de 1 km, escepte dum kovado kaj idomanĝigado. Krome ekzistas alia voĉo por teritoriaj konfliktoj aŭ luktado kaj alia pli milda por seksa pariĝado. Ĝi ne malofte eligas tamburan voĉon printempe. Ankaŭ la bekofrapado (ĝis 17 frapoj ĉiusekunde) utilas por socia rilato kaj teritoria markilo.

Tiuj pegoj manĝas ĉefe formikojn (ĉirkaŭ 90 % de la dieto) kiel larvoj, ovoj, maturuloj, ktp., kaj malpli skarabojn, papiliojn, araneojn, etajn helikojn, ktp., kaj malofte fruktojnberojn. Por kapti tiujn insektojn ili boras aŭ levas la ŝelon de arboj per longaj sulkoj kaj foje kuniĝas kun aliaj pegoj en la sama formikejo; kiam neĝas ilil povas trabori neĝon ĝis 1 m por alveni ĝis formikoj.

Ili povas vivi almenaŭ 12 jaroj. Eventualaj predantoj estas rabobirdojmartesoj. En Eŭropo oni supozas ke loĝas el 740.000 al 1,4 milionoj de reproduktantaj paroj.[1]

Subspecioj kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Nigra pego hava 3 subspeciojn:

  • Dryocopus martius martius, kiu disvastiĝas en la zono palearkta, de Francio kaj Skandinavio al nordo de Japanio.
  • Dryocopus martius pinetorum, kiu ĉeestas de la sudo kaj centro de Eŭropo al nordo de Irano.
  • Dryocopus martius khamensis, pli malgranda, loĝas okcidente de Ĉinio ĉe Tibeto.
Distribuado de la Nigra pego

Lastatempe oni konsideras la subspecion pinetorum de suda Eŭropo kiel sinonimo de martius, kiu estus la subspecio kiu ĉeestas preskaŭ en la tuta speciteritorio.

Entute oni povas konsideri, ke la specio loĝas en preskaŭ la tuta Eŭropo, escepte en Britio, Irlando, Islando kaj interna Norvegio (ja en suda kaj ĉemara), en Iberio (sed ja en norda Hispanio kaj en Italio (nur en Alpoj kaj malofte en Apeninoj), tamen ja loĝas en la tuta Balkanio. En Rusio la zono ion mallarĝiĝas kaj la specio, krom en alta montaro de Kaŭkazo kaj norda ĉemara Irano, aperas nek en plej suda Rusio nek en plej norda kaj iras tra Uraloj al suda Siberio, norda Kazaĥio kaj norda Mongolio kaj Manĉurio, kaj ĝis la Pacifiko ĉe Kamĉatko, nordokcidenta Ĉinio, plej norda Japanio kaj norda Koreio. Tiu teritorio pliiĝas ĉefe al atlantikaj regionoj dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Kulturaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Kiel indikas la specifa nomo martius, la Nigra pego estis asocia kun Marso, la romia dio de milito. Pego, eble nigra pego, rilatas kun la legendo de la fondo de Romo, kunlaborante kun la kapitola lupino en la nutrado de Romulo kaj Remo. En antikva Grekio la voĉo de pegoj utilis kiel orakolo. Probable estis birdo de malbona aŭguro, kiel montras teksto de Horacio: "eque nec laevus vetat ire picus” (neniu maldekstra pego malfaciligu onian vojaĝon). [2] En kelkaj germanaj triboj estis la birdo asociada a Toro, fulmotondra dio. Inter kelkaj povoj de Siberio estas konsiderata saniga ĝia sango kaj la ajnuoj de Hokajdo veneras ĝin kiel dion.

La scienca nomo de la genro, Dryocopus, devenas de la genitivo de la greka substantivo δρνς (fago) kaj de la verbo κόπος (frapi), kio eblus traduki kiel: "kiu frapas surfage". [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Factsheet birdlife europe
  2. Blume S. 100
  3. Wember (2005) S. 113

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]