Funebra strigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Funebra strigo
Aegolius-funereus-001.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Aegolius
Specio: A. funereus
Aegolius funereus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Funebra strigo

La Funebra strigo, Aegolius funereus, estas malgranda holarkta strigo, tio estas birdospecio, fakte nokta rabobirdo, kiu apartenas al genro Aegolius kun aliaj 3 specioj, parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas konata kiel Boreala strigo en Nordameriko kaj kiel Tengmalma strigo en Eŭropo, laŭ la sveda naturalisto Peter Gustaf Tengmalm. La esperanta nomo reproduktas la latinan specifan.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Funebra strigo estas 22–30 cm longa (mezaveraĝe 25 cm) kun enverguro de 50–62 cm kaj pezo de 126 ĝis 210 la inoj kaj de 90 al 120 g la maskloj; nur iomete pli granda ol la noktuo, sed kun pli granda kaj rondoforma kapo. Ĝi estas bruna supre, kun blanka makulpunktado en ŝultroj kaj pli densa kaj malgrande en krono. Sube ĝi estas pli blankeca kun bruna vertikala striado. La kapo estas granda, kun flavaj okuloj kaj blanka vizaĝa disko (de tre markitaj malhelaj supraj anguloj kaj malhelaj makuletoj el la okuloj al la grizeca beko), kaj "surpriza" mieno. La kruroj kaj fingroj estas kovritaj de blankaj plumoj. Ene de la bruna ĝenerala plumaro, kelkaj individuoj montras pli ruĝecajn nuancojn, aliaj pli grizecajn. La vosto estas mallonga kaj bruna, kun 4 aŭ 5 blankaj bendoj. La flugo estas forta, silenta kaj rekta. Junuloj estas multe pli brunaj kiel ĉokolado, sen apenaŭ blanko, eĉ en la vizaĝo, kie videblas nur blanka ikso inter la okuloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La ino demetas 3-8 ovojn en arba natura truo, sed ankaŭ en uzita nesto de pego; lastatempe ankaŭ en nestokesto. La masklo allogas la inon al nestoloko unue per kanto kaj poste per ofero de manxgaĵo en la propra nestoloko. La ino demetas po unu ovo tage. Kovado daŭras preskaŭ monaton. La ino kovas kaj la masklo alportas manĝaĵojn. Elnestiĝo okazas post iomete pli ol monato. Poste ili estas zorgitaj dum monato aŭ monato kaj duono. Matureco okazas kiam la junuloj estas jam 9 monataĝaj. Plej ofte okazas ununura ovodemetado, sed foje okazas dua. Reprodukta sukceso estas relative alta. Malkiel ĉe aliaj strigoj, la pariĝado estas nur sezona.

Tiu specio ne estas normale migranta, sed kelkajn aŭtunojn sufiĉa nombro de ili moviĝas suden. Ili estas raraj sude de sia reprodukta teritorio, kvankam tion kialas parte la problemoj detekti tiujn noktajn strigojn for de la reprodukta sezono kiam ili ne alvokas. Ili estas tre teritoriaj, ene de malgrandaj teritorioj; la maskloj ĉefe, kiuj kantas konstante ĝis kiam ili pariĝas. Plej komuna alvoko de maskloj estas serio de notoj "pup" inter paŭzoj. Per ripeto, rapido kaj akcelo la masklo allogas la inon; la ino respondas simile, sed pli mallaŭte kaj ofte iom diference. Estas ankaŭ alia alvoko por alproksimiĝo al nesto.

Tiu eta strigo manĝas ĉefe kamporatojn kaj aliajn mamulojn, sed ankaŭ birdojn kaj insektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ĝi estas tre noktaj, nur en Arkto estas ankaŭ taga. Ili gvatas kaŝite el arboj kaj falflugas super predoj en herbejoj aŭ malferma kamparo. Vintre ĝi aperas en la valoj kaj ebenaĵoj.

Ili vivas ĝis 7 aŭ 8 jarojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

disvastiĝo

La Funebra strigo reproduktiĝas en densaj arbaroj de koniferoj tra norda Nordameriko (suda Kanado al suda Alasko) kaj Eŭrazio (Skandinavio, norda Rusio kaj suda Siberio al Saĥaleno kaj Kamĉatko en la Pacifiko), kaj en pli sudaj montaraj teritorioj kiel Alpoj, orientaj Pireneoj, Balkanoj en Eŭropo aŭ la Roka Montaro en Nordameriko.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni nun kalkulas je 7000 kovparoj da strigoj en Mezeŭropo. En Pollando kaj Ĉeĥio, la funebra strigo aperas sur la Ruĝa Listo, eŭropo-dise la strigaron signas per "S" (secure).

Tiu tipo de strigo aperas en la filmo Out of Africa kiel la maskoto de Karen Blixen, kvankam ĝi ne estas indiĝena de Afriko kaj ne estis la specio de strigo, kiun la reala Karen Blixen havis.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]