Stanislav Rudolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanislav Rudolf
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1932 (1932-02-16)
en Jičín
Morto 8-an de januaro 2022 (2022-01-08) (89-jaraĝa)
en Brandýs nad Labem,  Ĉeĥio
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo pedagogoverkistoinstruistoredaktoropublikigistodramaturgoscenaristo vd
Laborkampo literary activity vd
Verkado
Verkoj Kvintalinjo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanislav Rudolf (naskiĝis la 16-an de februaro 1932 en Jičín, mortis 8-an de januaro 2022 en Brandýs nad Labem) estis ĉeĥa verkisto de romanoj, rakontoj kaj filmaj scenaroj por infanoj kaj adoleskanta junularo.

Lia patro estis radfaristo, patrino agrikulturistino. Li abiturientiĝis en gimnazio en Jičín (1951) sun la Gigantmontaro, en 1954 finis pedagogian fakultaton de Universitato de Karolo en Prago, en 1961 Pedagogian Altlernejon en Prago. Kelkajn jarojn li instruis en elementaj lernejoj en Chraštice kaj Lázně Bělohrad, poste laboris kiel faka asistanto en pedagogia fakultato de Brandýs nad Labem. Ekde 1965 li eklaboris kiel redaktoro de gazetoj por geknaboj, fariĝis profesia verkisto kaj kunlaboris kun eldonejoj, televido, radio kaj filmo.

Lia unua libro Metráček (Kvintalinjo) rakontas pri korpulenta 15-jara knabino, kiu suferas pro sento de malplivaloreco pro sia troa pezo. La verko estis sukcese filmigita kaj envicigis la aŭtoron inter la plej sukcesajn verkistojn por geknaboj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Metráček (Kvintalinjo, 1969) - filmigita
  • Nebreč, Lucie! (Ne ploru, Lucia!, 1972)
  • Něžně háčkovaný čas (Tenere puntigita tempo, 1973)
  • Kopretiny pro zámeckou paní (Krizantemo por kastela sinjorino, 1973) - filmigita
  • Nepřeletí mě ptáci (Ne transflugos min birdoj, 1973)
  • Údolí krásných žab (Valo de belaj ranoj, 1974) - filmigita
  • Modrý déšť (Blua pluvo, 1975)
  • Miliónová holka (Milionvalora bubinjo, 1976)
  • Metráček II. (Kvintalinjo II, 1977)
  • Barvoslepý (Kolorblindulo, 1978)
  • Pyžamo po mrtvém (Piĵamo post mortinto, 1979)
  • V každém okně Julie (En ĉiu fenestro Julia, 1980)
  • Na semaforu zelená (Sur la semaforo la verda, 1980)
  • Operace mé dcery (Operacio de mia filino, 1980) - filmigita
  • Formule 1 (Formulo 1, 1981)
  • Běh zbaveného koně (Kuro de lacigita ĉevalo, 1983)
  • Myš dobré naděje (La Bonespera Kapo, 1983)
  • Dny narkózy (Tagoj de narkotiĝo, 1983)
  • Malý vodní had (Malgranda akva serpento, 1984)
  • Všechny mé lásky (Ĉiuj miaj amoj, 1985)
  • Pusinky (Meringoj, 1987)
  • To jsme prosím neprobírali (Pardonu, sed en niaj lecionoj tio ankoraŭ ne estis, 1988)
  • Časová ztráta (Tempoperdo, 1988) - televida filmo
  • Petra a Dominik (Petra kaj Dominiko, 1991)
  • Z deníku pampelišky (El taglibro de leontodo, 1991)
  • Pozor, kočky! (Atentu, katinoj!, 1991)
  • Blíženci (Proksimuloj, 1992)
  • První polovina nebe (La unua duono de la ĉielo, 1993)
  • Zatmění srdce (Eklipsa ombriĝo de la koro, 1993)
  • Knížka pro zamilované holky (Libro por enamiĝintaj knabinoj, 1994)
  • Kalendář pro zamilované holky (Kalendaro por enamiĝintaj knabinoj, 1995)
  • Moje paličaté IQ (Mia obstina IQ, 1996)
  • Ráj je daleko (Paradizo malproksimas, 1997)
  • 365 dnů zamilované holky (365 tagoj de enamiĝinta bubino, 1998)
  • Jak jsme poslouchali noc (Kiel ni aŭskultis nokton, 1998)
  • Budu na tebe čekat, lásko! (Mi atendos vin, amo!, 1999)
  • Reklama na lásku (Reklamo pri la amo, 2000)
  • Zápisník neúspěšného otce (Notlibro de malsukcesa patro, 2000)
  • Holkám se nedá věřit? (Ĉu al knabinoj ne eblas kredi? 2000)
  • Krásky a jejich superlásky aneb To nejlepší ze Stanislava Rudolfa (Belaj damoj kaj iliaj super-amoj aŭ La plej bonaj pecoj de Stanislav Rudolf, 2002)
  • Někdy přijde i láska (Foje venos ankaŭ la amo, 2003)
  • Postýlka pro dva aneb To nejlepší ze Stanislava Rudolfa (Lito por du personoj aŭ La plej bonaj pecoj de Stanislav Rudolf, 2004)
  • Co jsme si říkali k ránu (Pri kio ni babilis antaŭ la mateno, 2006)