Sterling Hayden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sterling Hayden
Persona informo
Naskonomo Sterling Relyea Walter
Naskiĝo 26-an de marto 1916 (1916-03-26)
en Montclair
Morto 23-an de majo 1986 (1986-05-23) (70-jaraĝa)
en Sausalito
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Komunisma Partio de Usono vd
Familio
Edz(in)o Madeleine Carroll vd
Profesio
Okupo oficiro • romanisto • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1941–1982 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sterling Walter HAYDEN (denaske Sterling Relyea Walter; 26a de Marto, 1916 – 23a de Majo, 1986) estis usona aktoro, verkisto, maristo, militisto kaj spiono dum la Dua Mondmilito. Kiel ĉefrolulo en plej de sia kariero, li specializiĝis en vakeraj kaj nigraj filmoj laŭlonge de la 1950-aj jaroj, en filmoj kiel tiuj de John Huston nome The Asphalt Jungle (1950), de Nicholas Ray nome Johnny Guitar (1954), kaj de Stanley Kubrick nome The Killing (1956). Li faris elstarajn duarangajn rolojn en la 1960-aj jaroj, eble plej memorinda kiel Generalo Jack D. Ripper en la filmo de Kubrick Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb (1964).

La sukceso de Hayden pluis en la epoko de Nova Holivudo, per roloj kiel tiuj de irland-usona policano Captain McCluskey en la famega filmo de Francis Ford Coppola nome The Godfather (1972), de la alkoholema romanisto Roger Wade en la filmo de Robert Altman nome The Long Goodbye (1973), kaj la maljuna kamparano Leo Dalcò en la filmo de Bernardo Bertolucci nome 1900 (1976). Per distinga baritona voĉo kaj estante 196 cm alta,[1][2] li havis imponan aperon kaj por protagonistaj kaj duarangaj roloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Troubled Waters (17a de Aprilo 2017).
  2. Hayden, Sterling (1977). Wanderer. New York: Norton. ISBN 0-393-07521-4, p. 224

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]