Steve Jobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steve Jobs
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1955 (1955-02-24)
en San-Francisko, Kalifornio
Morto 5-an de oktobro 2011 (2011-10-05) (56-jaraĝa)
en Palo Alto, Kalifornio
Mortokialo pankreata kancero
Tombo Alta Mesa Memorial Park
Lingvoj angla
Loĝloko Mountain View
Ŝtataneco Usono
Alma mater kolegio Reed • Homestead High School • De Anza College
Subskribo Steve Jobs
Familio
Patro John Abdulfattah Jandali
Patrino Joanne Carole Schieble Simpson
Frat(in)o Mona Simpson
Edz(in)o Laurene Powell Jobs
Amkunulo Chrisann Brennan
Infanoj Lisa Brennan-Jobs • Reed Paul • Erin Sienna • Eve Jobs
Parencoj Paul Jobs
Clara Hagopian Jobs
Bassma Al Jandaly
Malek Jandali
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto • dezajnisto • komputosciencistoplenuma produktorofilmproduktoro • financisto
Verkoj Apple I
Apple II
Apple Lisa
NeXT Computer
iMac
iPod
iPhone
iPad
Mac OS X 10.0
NeXTSTEP
ITunes
App Store
TTT
Retejo https://www.apple.com/stevejobs
vdr

Steven Paul "Steve" JOBS [sti:v ĝobz] (naskiĝis la 24-an de februaro 1955, mortis la 5-an de oktobro 2011) kune kun Steve Wozniak kunfondis Apple Computer Inc.

Jobs estas pioniro de la komputila industrio. Post kiam li ĉe Xerox en la Palo Alto Research Center (PARC) vidis demonstracion de grafika interfaco kun fenestro kaj muso, li ankaŭ uzis tian ĉi interfacon en la Apple Lisa, kiu estis ege multekosta kaj vendiĝis tre malbone. Rapide sekvis la multe pli sukcesa Macintosh. Jobs en 1985 forlasis la firmaon, post kiam la estrara konsilio malpermesis al li havi ĉefan funkcion ene de la firmao. Tiam Jobs kreis la firmaon NeXT Computer.

Jobs dum la somero de 1997 iĝis tamen la estro de Apple. Li draste ŝanĝis la firmaon, i.a. maldungante plurajn personojn, enkondukante novajn produktojn kaj malenkondukante certajn aliajn kiel la Apple Newton. Tre gravis ankaŭ lia influo por la enkonduko de Mac OS X, la nova operaciuma sistemo kiu baziĝas sur sistemo kiun Jobs ellaboris ĉe NeXT Computer.

Steve Jobs estas konata pro lia propra gusto kaj detalemo. Li volas zorgi pri tio ke ĉiuj detaloj enordiĝu. Krom estro de Apple, li ankaŭ estis estro de Pixar. Tiun ĉi firmaon li vendis al la Walt Disney Company, en kiu li iĝis tiel la plej grava privata akciulo.

La 5-an de oktobro 2011 Apple anoncis ke Jobs forpasis pro pankreata karcinomo. Du monatojn antaŭe, Jobs lasis sian oficon de ĉefa gvidanta oficulo (Chief Executive Officer) de Apple.

Ernő Tóth: Steve Jobs en Budapeŝto