Stigia orelstrigo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stigia orelstrigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. stygius
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Asio stygius
(Wagler, 1832)
Sinonimoj


Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Stigia orelstrigo, Asio stygius estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufo super ĉiu okulo. Ĝi estas indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Ĝi havas brilflavajn okulojn, nigran bekon, havas la karakteran malhelbrunan vizaĝan diskon, kie kontrastas la brilegaj okuloj kaj inter ili unue blankaj strioj kiuj venas el la oreltufoj kiel brovoj en formo de litero vo kiuj konvergas al la beko, krome estas malhelgriza angula spaco kiu venas el la frunto. La subaj partoj estas malhele sablokoloraj kun malhelbruna striado. La supraj partoj estas inverse, sablokolora striado sur pli malhela fono.

Tiu orelstrigo okupas varion de deciduaj kaj ĉiamverdaj arbaroj, kaj malfermajn areojn kun arbaraj makuloj. Ĝi loĝas ekde marnivelo ĝis 3 100 m supre.

Tiu ĉi neotropika specio manĝas varion de predoj inkludante birdojn, etajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn, krustulojn kaj insektojn. Ĉiu tiu ĉasado estas farita dumnokte.

La Stigia orelstrigo demetas du ovojn en nesto el branĉetoj konstruita de aliaj birdoj, sed foje, ili nestumas surgrunde, kiel sia parenco, la marĉostrigo.

Tiu orelstrigo ne estas tutmonde minacata, kvankam ĝia statuso varias grande tra sia tuta teritorio. Ĝi vivas en Sudameriko, kaj en partoj de Centrameriko. Ĝi estis dokumentite vidata dufoje en Teksaso [1].

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

[redakti] Referencoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj