Su Song

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Su Song
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1020 (1020-01-01)
en Ĉjuanĝoŭ
Morto 1-an de januaro 1101 (1101-01-01) (81-jaraĝa)
Ŝtataneco Norda Song-Dinastio • Dinastio Song
Familio
Patro Su Shen
Infanoj Su Jing • Su Xi • Su Xi • Su Jiong • Su Jia
Okupo
Okupo kartografo • konstruinĝeniero • astronomodiplomatoinventistoarkitekto • metalurgo • matematikisto • astrologo • apotekistopolitikisto • poeto • filozofobotanikistokuracistozoologo • natursciencisto
Verkoj Q11093455
vdr

Su Song (en simpligita ĉina: 苏颂; en tradicia ĉina: 蘇頌; en pinjino: Sū Sòng; en Pe̍h-ōe-jī: So͘ Siōng; omaĝa nomo: Zirong 子容)[1] (1020–1101) estis fama Hokla[2] multfakulo kiu estis priskribita kiel sciencisto, matematikisto, politikisto, astronomo, kartografo, horloĝisto, kuracisto, farmakologo, mineralogo, zoologo, botanikisto, mekanika kaj arkitektura inĝeniero, poeto, antikvaĵisto, kaj ambasadoro de la Song Dinastio (960–1279).

Su Song estis la inĝeniero de hidraŭlik-mekanika astronomia turhorloĝo en mezepoka Kajfengo, kiu uzis fruan ekzempleron de ellasa mekanismo.[3][4][5][6] La ellasa mekanismo de la horloĝo de Su estis inventita de la budhisma monako Ĝi Ksing kaj la registara funkciulo Liang Lingzan en la jaro 725 por funckiigi specimenon de akvo-movita armela sfero, kvankam la armela sfero de Su estis la unua funkciigita de mekanika horloĝmekanismo.[6][7][8] La turhorloĝo de Su estis ankaŭ la plej malnova konata senfina transmisia ĉeno, nomita tian ti (天梯), aŭ "ĉiela ŝtuparo", kiel estas priskribita en lia prihorloĝa traktaĵo.[9] La turhorloĝo havis 133 diferencajn rostilŝraŭbojn por indiki kaj sonorigi la horojn.[10] La traktaĵo de Su Song pri la turhorloĝo, nome Xinyi Xiangfayao (新儀象法要), survivis el sia verkitaa formo en 1092 kaj oficiala prespublikaĵo en 1094. La libro estis analizita de multaj historiistoj, kiel ekzemple Joseph Needham. La horloĝo mem, tamen, estis dismuntita de la invada Jurĉena armeo en la jaro 1127, kaj kvankam okazis klopodoj por remunti ĝin, la turhorloĝo neniam estis sukcese reinstalita.

La Xinyi Xiangfayao estas la plej bone konata traktaĵo de Su, sed tiu multfakulo kompilis ankaŭ aliajn verkojn. Li kompletigis grandan ĉielan atlason de kelkaj stelmapoj, kelkajn terajn mapojn, same kiel traktaĵo pri farmakologio. Tiu lasta studis ankaŭ rilatajn temojn pri mineralogio, zoologio, botaniko, kaj metalurgio.

Eŭropaj jezuitaj vizitantoj en Ĉinio kiel Matteo Ricci kaj Nicolas Trigault iom verkis pri ĉinaj horloĝoj funkciigitaj per radoj,[11] sed aliaj erare kredis, ke ĉinoj neniam progresis el la stadio de klepsidro, incenshorloĝoj, kaj sunhorloĝoj.[12] Ili pensis, ke antaŭenirintaj mekanikaj horloĝoj estis novaj en Ĉinio kaj ke tiuj mekanismoj estis io valora kiujn eŭropanoj povus donaci al la ĉinoj.[12] Kvvankam ne tiom rimarkindaj kiom en la Songa periodo, tiutempa ĉinaj tekstoj de la Ming Dinastio (1368–1644) priskribis relative nerompitan historion de mekanikaj horloĝoj en Ĉinio, el la 13a jarcento al la 16a.[13] Tamen, la turhorloĝo de Su Song ankoraŭ dependis el la uzado de akvoradoj por funkciigi ĝin, kaj ili ne estis tute mekanikaj kiel la malfrumezepokaj eŭropaj horloĝoj.

Kopio de la akvohorloĝo de Su Song.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harrist, 239, noto 9.
  2. "福建厦门苏颂:人生在勤 勤则不匮". Arkivigite je 2019-05-08 per la retarkivo Wayback Machine 20a de Aŭgusto 2016. Jam ne funkcianta.
  3. Needham, Volume 4, Part 2, 445.
  4. Needham, Volume 4, Part 2, 448.
  5. Bodde, 140.
  6. 6,0 6,1 Fry, 10.
  7. Needham, Volume 3, 351.
  8. Bowman, 105.
  9. Needham, Volume 4, Part 2, 111.
  10. Needham, Volume 4, Part 2, 165.
  11. Needham, Volume 4, Part 2, 438.
  12. 12,0 12,1 Needham, Volume 4, Part 2, 435–440.
  13. Needham, Volume 4, Part 2, 509–512.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bodde, Derk (1991). Chinese Thought, Society, and Science. Honolulu: University of Hawaii Press.
  • Bowman, John S. (2000). Columbia Chronologies of Asian History and Culture. New York: Columbia University Press.
  • Breslin, Thomas A. (2001). Beyond Pain: The Role of Pleasure and Culture in the Making of Foreign Affairs. Westport: Praeger Publishers.
  • Ceccarelli, Marco (2004). International Symposium on History of Machines and Mechanisms. New York: Kluwer Academic Publishers.
  • Edwards, Richard. "Li Gonglin's Copy of Wei Yan's 'Pasturing Horses'," Artibus Asiae (Volume 53, Number 1/2, 1993): 168–181; 184–194.
  • Fry, Tony (2001). The Architectural Theory Review: Archineering in Chinatime. Sydney: University of Sydney.
  • Harrist, Robert E., Jr. "The Artist as Antiquarian: Li Gonglin and His Study of Early Chinese Art," Artibus Asiae (Volume 55, Number 3/4, 1995): 237–280.
  • Liu, Heping. ""The Water Mill" and Northern Song Imperial Patronage of Art, Commerce, and Science," The Art Bulletin (Volume 84, Number 4, 2002): 566–595.
  • Needham, Joseph, Wang Ling kaj Lu Gwei-Djen (1986) [1965], Science and Civilization in China, Taipei: Caves Books, Ltd. (reprint edition of Cambridge & New York: Cambridge University Press).
    • Volume 3: Mathematics and the Sciences of the Heavens and the Earth.
    • Volume 4: Physics and Physical Technology, Part 2: Mechanical Engineering
    • Volume 4: Physics and Physical Technology, Part 3: Civil Engineering and Nautics
    • Volume 6: Biology and Biological Technology, Part 1, Botany
  • Roth, Harold D. "Text and Edition in Early Chinese Philosophical Literature," Journal of the American Oriental Society (Volume 113, Number 2, 1993): 214–227.
  • Schafer, Edward H. "Orpiment and Realgar in Chinese Technology and Tradition," Journal of the American Oriental Society (Volume 75, Number 2, 1955): 73–89.
  • Sivin, Nathan (1995). Science in Ancient China: Researches and Reflections. Brookfield, Vermont: VARIORUM, Ashgate Publishing.
  • Unschuld, Paul U. (2003). Nature, Knowledge, Imagery in an Ancient Chinese Medical Text. Berkeley: University of California Press.
  • West, Stephen H. "Cilia, Scale and Bristle: The Consumption of Fish and Shellfish in The Eastern Capital of The Northern Song," Harvard Journal of Asiatic Studies (Volume 47, Number 2, 1987): 595–634.
  • Wittfogel, Karl A. and Feng Chia-Sheng. "History of Chinese Society Liao (907–1125)," Transactions of the American Philosophical Society (Volume 36, 1946): i–xv; 1–752.
  • Wright, David Curtis (2001) The History of China. Westport: Greenwood Press.
  • Wu, Jing-nuan (2005). An Illustrated Chinese Materia Medica. New York: Oxford University Press.
  • Xi, Zezong. "Chinese Studies in the History of Astronomy, 1949–1979," Isis (Volume 72, Number 3, 1981): 456–470.