Joseph Needham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noël Joseph Terence Montgomery Needham, CH, FRS, FBA (19001995) estis brita biokemiisto plej konata pro verkoj pri la historio de Ĉina scienco. Oni elektis lin fratulo de kaj la Reĝa Societo kaj la Brita Akademio. En Ĉinio li estis konata laŭ lia ĉina nomo Li Yuese (; Pinyin: Lǐ Yuēsè).


Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Needham estis la sola ido de skota familio en Londono. Lia patro, Joseph Needham, estis kuracisto kaj lia patrino, Alicia Adelaïde Needham, naskita Montgomery (1863–1945), estis komponisto kaj muzika instruisto. Needham studadis ĉe Kembriĝa Universitato, kie li ricevis bakalaŭrecon en 1921, magistrecon en januaro 1925, kaj doktorecon en oktobro 1925. Poste li laboradis en la laboratorio de Frederick Hopkins ĉe Gonville and Caius College, Universitato de Kembriĝo. Liaj specialaĵoj estis embriologio kaj morfogenezo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krom la patrinan anglan lingvon, li ankaŭ flue parolis la ĉinan, francan, germanan, grekan, italan, kaj rusan lingvojn.[1] p. 182. Needham havis enorman memorkapablon, kaj sukcesis lerni milojn da ĉinaj signoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tri ĉinaj sciencistoj alvenis por labori kun Needham en 1936: Lu Gwei-djen, (魯桂珍; pinyin: Lǔ Guìzhēn) Wang Ying-lai (王應睞), and Chen Shi-chang (沈詩章). Lu (1904–91), filino de farmaciisto de Nankino, instruis al Needham la klasikan ĉinan lingvon. Li tiam ekinteresiĝis pri la historio de scienco kaj teknologio en Ĉinio.

La Reĝa Societo en Londono sendis je Needham al Ĉinio kiel estron de la "Sino-British Science Co-operation Office" (Ĉina-Brita Scienca Kunlabora Oficejo) en Ĉongkingo ek de 1942 ĝis 1946. Tiutempe daŭradis la milito inter Ĉinio kaj Japanio, kaj Ĉongkingo estis tiam la ĉefurbo de Ĉinio. Needham kunlaboris kun la historiisto Wang Ling (王玲), kiu subtenis lian kreskantan pasion pri ĉina scienca historio.

En 1945 Needham verkis sian unuan libron pri la historio de ĉina teknologio. Ĝia titolo estis Chinese Science (Ĉina scienco). Li ankaŭ rekontis multajn ĉinajn klerulojn, kaj vojaĝis al lokoj en okcidenta Ĉinio, ekzemple Dunhuang kaj Yunnan. Li vizitis 296 ĉinajn institutojn, universitatojn kaj esplorejojn por eltrovi kion ili faras kaj kiel la britoj povus helpi ilin. Lia oficejo aranĝis liveri milojn de tunoj da diversaj aparatoj, libroj, kemiaĵoj, ktp el Barato. Samtempe li kolektis multajn referencojn kaj dokumentojn, kiuj helpos lin poste.

Post lia reveno al Britio en 1946, oni sendis lin al Parizo, Francio kiel la ĉefon de la naturscienca fako de la establota UNESKO. Li insistis ke scienco estu parto de la mandato de UNESKO. Li eksiĝis post du jaroj pro premo de Usono kiu ne ŝatis lian simpation al komunismo. Li reiris al Kembriĝo en 1948 kaj konvinkis la Presejon de la universitato parte financi la publikigadon de plurvoluma verko Science and Civilisation in China (Scienco kaj Civilizacio en Ĉinio). La resto de la kosto venis de donacoj, kiujn li kaj aliaj varbis en Britio, Ĉinio kaj alilande. Li dediĉis multan energion al la verkado ĝis lia emeritiĝo en 1990 kaj poste. La universitato permesis al li ĉesi lekcii en 1966.

Oni invitis lin estri teamon de inspektistoj en Ĉinio por esplori la pretendojn de la nova ĉinia registaro, ke Usono uzis biologiajn armilojn en la Koreia Milito. Li akceptis la atestojn de diversaj ĉinaj sciencistoj kaj aliaj, kaj li konkludis ke la pretendoj estis validaj. En lia biografio de Needham, Simon Winchester komentis ke "Needham intelekte amis komunismon; sed komunismaj spionistoj kaj agentoj, evidente, senkompate trompis lin". Tio okazis dum la erao de usona senatano Joe McCarthy, fervora kontraŭkomunismulo. Needham suferis multan malkompaton de la establaĵo en Britio kaj Usono pro lia raporto.[1]

En 1965, Derek Bryan, emerita diplomato, kaj lia edzino Liao Hongying, kaj Needham fondis la societon Society for Anglo-Chinese Understanding (Societo por angla-ĉina interkomprenado). Dum multaj jaroj ĝi estis la sola vojo por britoj viziti la Popolan Respublikon de Ĉinio.

Hejma vivo[redakti | redakti fonton]

Needham geedziĝis en 1924 kun Dorothy Mary (naskita Moyle, 1896–1987). Ĝi estis libera geedzeco. En 1937 li renkontis je, kaj enamiĝis kun, Lu Gwei-djen. Dorothy toleris tion.[1] En 1989 Needham geedziĝis kun Lu Gwei-djen.

Ek de 1982 li suferis pro parkinsona malsano. Li mortis je la aĝo de 94 ĉe lia hejmo en Kembriĝo. En 2008 oni dotis la katedron pri ĉina lingvo en la Universitato de Kembriĝo honore al Needham.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Needham ricevis multajn honorojn. Jen kelkaj. En 1961 la History of Science Society (Societo pri la historio de scienco) donis al li la medalon George Sarton. En 1966 li elektiĝis mastro de la kolegio Gonville kaj Caius. En 1971 oni elektis lin Fratulo de la Brita Akademio. En 1984 Needham fariĝis la kvara ricevinto de la premio J.D. Bernal, de la Society for Social Studies of Science (Societo de sociaj studoj pri scienco). En 1990 la urbo Fukuoka, en Japanio, donis al li premion de Fukuoka pri azia kulturo. Li ricevis multajn honorajn diplomojn de diversaj universitatoj internaciaj, kaj membrecojn kaj fratulecojn de diversaj organizoj kaj akademioj. Ĉinio aljuĝis al li la ordenon de la Brila Stelo de Ĉinio, sed la brita registaro ne permesis al li porti ĝin ĉe oficialaj okazoj. En 1992 Reĝino Elizabeth prezentis al Needham je la Companionship of Honour (kamaradeco honora), tre elita honoro en Britio.[1]

En 1985, Princo Phillip (Filip) de Britio malfermis je la Needham Research Institute (esplora instituto Needham), kiu estas dediĉita studi la sciencan historion de Ĉinio.

Science and Civilisation in China (Scienco kaj Civilizacio en Ĉinio)[redakti | redakti fonton]

En 1954, Needham kun internacia teamo de kunlaborantoj, komencis projekton studi la sciencon kaj civilizacion de antikva Ĉinio. Lia ĉefa kunlaboranto dum la unuaj naŭ jaroj estis historiisto Wang Ling. Lu Gwei-djen ankaŭ multe helpis. Ĉi tiu projekto kaj Cambridge University Press publikigis sinsekvon de volumoj titolitaj Science and Civilisation in China. La projekto daŭras (2008) sub la gvidado de la Needham Research Institute (Esplora instituto Needham), kiun prezidas Christopher Cullen.[2]

La Demando de Needham[redakti | redakti fonton]

Needham konsideris ke Ĉinio kontribuis al la progreso de scienco dum la jarmiloj, multe pli kaj pli aktive, ol ĉiuj aliaj nacioj, kaj multe pli ol aliaj sciis aŭ agnoskis. La tiel nomita Demando de Needham estas: kial Ĉinio, malgraŭ fruaj sukcesoj, ĉesi inventi kaj evoluigi novajn sciencajn kaj teknologiajn aferojn? Needham ŝuldis tion al la influo de Konfuceismo kaj Taoismo sur la rapido de sciencaj malkovroj en Ĉinio, kaj emfazis la difuzisman aliron de ĉina scienco, kompare kun la ŝajne sendependa inventemo en la okcidenta mondoparto.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Iuj kleruloj kritikis la laboron de Needham pro supozita emo troigi ĉinajn teknologiajn inventojn.[3][4]

Eble multaj kritikoj rilatas pli al la malkonformemaj politikaj vidpunktoj kaj vivstilo de Needham, lia subteno por la rajtoj de samseksemuloj, lia kredo pri kristana socialismo, subteno por la ĉina komunisma partio kaj ties registaro post 1949, kaj lia ŝajna eraro subteni la pretendojn de la ĉina registaro pri la Koreia Milito. Winchester notis ke pro tiaj aferoj, la Usona registaro malpermesis al Needham viziti Usonon ĝis 1978.[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Joseph Needham

  • Science, Religion and Reality (1925)
  • Chemical Embryology (1931)
  • The Great Amphibium; four lectures on the position of religion in a world dominated by science (1931)
  • Perspectives in Biochemistry; thirty-one essays presented to Sir Frederick Gowland Hopkins by past and present members of his laboratory (1937)
  • History Is On Our Side (1947)
  • Science Outpost; papers of the Sino-British science co-operation office (British council scientific office in China) 1942-1946 (1948)
  • Science and Civilisation in China (1954)
  • Science and Civilization in China, by Joseph Needham, with the research assistance [and collaboration] of Wang Ling (1954-59) 2 Volumes
  • A History of Embryology (1959)
  • The Grand Titration: science and society in East and West (1969)
  • Within the Four Seas: the dialogue of east and west (1969)
  • Clerks and Craftsmen in China and the West: lectures and addresses on the history of science and technology (1970)
  • Chinese Science; explorations of an ancient tradition (1973)
  • Moulds of Understanding: a pattern of natural philosophy (1976)
  • The Shorter Science and Civilisation in China, volume 1: an abridgement of Joseph Needham's original text (1978)
  • The Shorter Science and Civilisation in China, volume 2: an abridgement of Joseph Needham's original text (1978)
  • The Shorter Science and Civilisation in China, volume 3: an abridgement of Joseph Needham's original text (1978)
  • Science in Traditional China (1982)
  • Science in Traditional China : a comparative perspective (1982)
  • The Genius of China (1986)
  • Heavenly Clockwork : the great astronomical clocks of medieval China (1986)
  • The Hall of Heavenly Records : Korean astronomical instruments and clocks, 1380-1780 (1986)

Verkoj pri Joseph Needham

  • Winchester, Simon. The Man Who Loved China: The Fantastic Story of the Eccentric Scientist Who Unlocked the Mysteries of the Middle Kingdom. Harper (May 6, 2008). ISBN 978-0060884598
  • Winchester, Simon. Bomb, Book and Compass: Joseph Needham and the Great Secrets of China. Viking, Penguin Group, Australia (2008). ISBN 978-0670-91379-4 (Esence la sama libro kun alia titolo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Simon Winchester: Bomb, Book and Compass: Joseph Needham and the Great Secrets of China. Viking, Penguin Group, Australia (2008). ISBN 978-0670-91379-4
  2. Science and Civilisation in China. Alirita 2008-07-09.
  3. Pierre-Yves Manguin: “Trading Ships of the South China Sea. Shipbuilding Techniques and Their Role in the History of the Development of Asian Trade Networks”, Journal of the Economic and Social History of the Orient, Vol. 36, No. 3. (1993), pp. 253-280 (268, Fn.26
  4. Robert Finlay: “How Not to (Re)WriteWorld History: Gavin Menzies and the Chinese Discovery of America”, Journal of World History, Vol. 15, No. 2 (2004), pp.229-242 (239, Fn.22)

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anglaj[redakti | redakti fonton]

Ĉinaj[redakti | redakti fonton]