Svisgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La svisgermana lingvo - svisgermane Schwyzerdütsch respektive Schwiizertüütsch, altgermane Schweizerdeutsch - estas kuna nomo por ĉiuj dialektoj de la alemana lingvo parolataj en Svislando.

El lingvistika vidpunkto ne estas fiksaj limoj inter la alemanaj dialektoj de Svislando kaj la aliaj teritorioj de la alemana lingvo, do Alzaco, Baden-Virtembergo, Liĥtenŝtejno kaj Vorarlberg. Tamen ekzistas pragmatika diferenco: La svisgermanaj dialektoj uziĝas en preskaŭ ĉiuj konversaciaj situacioj prefere ol la altgermana lingvo, dum en la cetera teritorio de la alemana lingvo la norma germana lingvo en tre multaj situacioj estas preferata al la loka alemana dialekto kaj en multaj lokoj preskaŭ formortigis la alemanajn dialektojn.

La "alemana dialekta kontinuo" en Svislando enhavas centojn da svisgermanaj subdialektoj. La forta topografia subdivido de la centro de Svislando, kies valoj enkadriĝas per altaj montoj, kiuj antaŭ la epoko de tuneloj tre malfacile paseblis, kondukis al la situacio, ke la unuopaj subdialektoj forte diferencas inter si, tial ke eĉ parolantoj de la svisgermana lingvo havas malfacilaĵojn kompreni certajn subdialektojn. Krom la malsama prononco de ĉiuj vortoj aparte la terminoj por geografiaĵoj, plantoj, kamparaj kaj metiaj iloj laŭ la regionoj forte malsamas.

La svisgermana dialektaro grupigeblas en la

Vikipedio

Inter la multaj lingvaj versioj de vikipedio ekzistas ankaŭ versio en la alemana respektive svisgermana lingvo.

Vidu ankaŭ

Aldonajn informojn pri la svisgermana lingvo havas la esperantlingva artikolo pri la alemana lingvo, kiu jen estas aparte rekomendata por legado, kaj krome la ĉi-temaj vikipediaj artikoloj en la alemana kaj la altgermana lingvoj.

Eksteraj ligiloj

greke sonekzemploj de svisgermanaj dialektoj greke reta vortaro inter la alt- kaj la svisgermana lingvoj, kun ebleco pri serĉado greke La "Chochichästli-Orakel" (prononco "Ĥoĥiĥestli-Orakl") kun granda fidindo identigas svisajn dialektojn pere de nur dek difinitaj vortoj greke germana artikolo de la paĝaro "Linguistik Online": dialektologio de la svisgermana lingvo greke kolekto de svisgermanaj dialektaj vortoj kaj terminoj greke komparo de dialektoj kaj germana lingvogermane greke lernlibro germane