Sylvain Arend
El Vikipedio
| Sylvain Julien Victor Arend | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Sylvain Julien Victor Arend | |
| Dato de naskiĝo | 6-a de aŭgusto 1902 | |
| Loko de naskiĝo | Robelmont | |
| Dato de morto | 18-a de februaro 1992 | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 89 | |
Sylvain Julien Victor Arend (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1902 en Robelmont, mortis la 18-an de februaro 1992) estis belga astronomo
Lia ĉefa studo estis la astrometrio, li laboris en la reĝa observatorio de Belgio en Uccle.
Li malkovris la periodan kometon 50P/Arend. Li kun-malkovris : kun Georges Roland, la kometon C/1956 R1 (Arend-Roland) ; kun Fernand Rigaux , la periodan kometon 49P/Arend-Rigaux.
Li ankaŭ malkovris la novaon Nova Scuti 1952 kaj 51 asteroidojn; el kiuj estas notindaj la amora asteroido 1916 Boreo ; la troja asteroido 1583 Antiloko ; 1563 Noelo, kiu ricevis la antaŭnomon de lia filo Noël Arend kaj 1652 Hergé, kiu honoras la bildliteraturiston Hergé.
La asteroido 1502 Arenda[1] estis tiel nomata en lia honoro.