Szentlőrinc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo en Szentlőrinc
Katolika preĝejo en Szentlőrinc
Kalvinana preĝejo en Szentlőrinc

Szentlőrinc (sentlOrinc), estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc, kies centro estas. La nomo signifas Sankta Laŭrenco.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Barcs.

Historio

Pli frue vivis tie keltoj. La unua skriba mencio devenis el 1235. En la mezepoko monaĥejo formiĝis. Dum la turkoj la setlejo estis urbeto, eĉ turka departemento. Poste ĝi apartenis al familio Esterházy, kiu konstruis kastelon en 1718. Inter 1773-1950 la komunumo estis distriktejo. En 1795 lernejo ekfunkciis. En 1996 la setlejo ricevis la rangon urbo.

Vidindaĵoj

Komunumoj de Sankta Laŭrenco en Hungara reĝlando

Pestszentlőrinc Sárszentlőrinc
Szentlőrinc Szentlőrinckáta
Szentlőrincke Szepesszentlőrinc
Zalaszentlőrinc