Taiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Taiko-tamburistoj en Aichi
Taiko-tamburistoj en Nagoya, en la fono Taiko-tamburego kun diametro de 240 cm

Taiko (太鼓: 太 [tai/dai] = dika, 鼓 [ko] = tambur(et)o) estas nomo por japanaj tamburoj. Japanlingva vorto "Taiko" origine signifas "tamburo" ĝenerale. Tial por klare indiki japanajn (ne alilandajn) tamburojn, japanoj ofte uzas ankaŭ la vorton Wadaiko (和太鼓: 和 [ŭa] = japana). En ĉi tiu artikolo la vorto "Taiko" estas uzata nur por japana "Wadaiko".

Iam antaŭe, samurajoj sonorigis Taiko antaŭ la atako por mense detrui siajn malamikojn. En budhismaj temploj oni sonorigas ilin kiel horan signalon. Kaj diversloke en Japanio aperis folklora Taiko-muziko. Ankaŭ nun ni povas spekti Taiko-ludadon en diversaj japanaj festoj ofte en ŝintoismaj sanktejoj kaj en aliaj diversaj eventoj.

Oni ofte ludas Taiko sen akompano de melodiaj instrumentoj, kaj pro sia impresa dinamikeco populariĝas ĉi tia ludado nur el frapado senmelodia, kvankam oni ludas Taiko ankaŭ en ritma parto en ensemblo de diversaj japane tradiciaj muzikoj. Tiele nun ekzistas multaj amatoraj kaj profesiaj Taiko-grupoj. Famaj japanaj grupoj profesiaj estas ekzemple Ondekoza, Kodo kaj Yamato.

Specoj de taiko[redakti | redakti fonton]

Nagadô-Daiko. Per atenta observo oni povas rimarki, ke la korpo konsistas ne el unu trunko sed el kunmetitaĵo

Nagadô-Daiko (長胴太鼓 = longkorpa tamburo) aŭ Miya-Daiko (宮太鼓 = sankteja/palaca tamburo)

Supozeble la plej ofte videblaj Wadaiko.

Ties korpo estas elĉizita el unu dika abrotrunko. Zelkovo estas la plej bona materialo, ĉar ĝiaj dikaj angioj bone efikas en resonado. Por tiu ĉi elĉiza fabrikado oni bezonas zelkvojn kun centoj da jaraĝoj. Konsekvence prezo fariĝas tre alta, kaj antaŭ ĉio nun ne tiom sufiĉas natura riĉfonto. Do, nun ekzistas Nagadô-Daiko el kunmetita lignaĵo aŭ el plasto.

Tamburkapo estas ledo de bovo plej ofte, aŭ de cervoĉevalo. La kapo estas fiksita per multaj vastkapaj najloj al la tamburkorpo.

Sime-Daiko. Kapoj estas fiksitaj per turnobukoj ne per ŝnuro.

Sime-Daiko/Tukesime-Daiko (締太鼓/附締太鼓 [ŝime daiko/cukeŝime daiko] = fiksa tamburo)


Malgranda wadaiko. La nomo 'Sime' (= fiksi) devenas de ŝnuro, kiu fiksas tamburkapojn. Diference de Nagadô-Daiko kun najle fiksitaj kapoj, oni povas ŝanĝi tonon de Sime-Daiko, ŝanĝante ŝnur-streĉon. La tamburkapoj estas ledoj alkudritaj al fera ringo. Kaj la du kapoj estas ligitaj per ŝnuro kun tamburkorpo inter si.

Videblas ankaŭ Sime-Daiko, kies kapoj estas fiksitaj ne per snuro sed per metalaj turnobukoj aŭ ŝraŭboj por facila agordo.

Autaŭe: Sime-Daiko, maltantaŭe: Nagadô-Daiko

Oke-Daiko (桶太鼓 = tina tamburo) aŭ Okedô-Daiko (桶胴太鼓 = tinkorpa tamburo)

Oke-Daiko estas Wadaiko, kies korpo havas formon de ligna tino. La kapo estas ledo alkudrita al fera ringo, same kiel en Sime-Daiko.

Oke-Daiko estas multe pli malpezaj ol elĉize farita Nagadô-Daiko, tial estas Oke-Daiko malgrandaj por kunparta ludado.

Frapiloj por Wadaiko

Frapiloj[redakti | redakti fonton]

Frapiloj por Wadaiko estas nomataj "Bati (撥) [baĉi]". Ili havas longan rondan kolonan formon kun iom rondigitaj finaĵoj. Ties materialo estas (laŭ la malmoleco): Kasi 樫 [kaŝi] kverko > 楓 [kaede] acero > Hoo 朴 [hoo] japana magnorio > Hinoki 檜 japana cipreso. Diametro estas ĉ. 20-36mm (ĉ. 25mm ĝenerale), longeco estas ĉ. 380-550mm (ĉ. 400mm ĝenerale). Depende de la tamburaj aŭ muzikaj specoj, ludantoj ŝanĝas la frapilojn.

Ekzistas ankaŭ aliaj specialaj frapiloj, ekzemple frapiloj kun mallarĝiĝanta diametro, frapiloj bambuaj tre longaj kaj flekseblaj ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Japanaj profesiaj Taiko-grupoj
Ondekoza 鬼太鼓座
Kodo 鼓童
Yamato 倭