Tartarino de Taraskono (en franca: Tartarin de Tarascon) estas romano de Alphonse Daudet. Temas pri humura rolulo de franca ĉasisto kiu iras al Nordafriko por ĉasi leonojn. Oni faris kelkajn filmojn pri tiu historio nome en 1908, 1934 kaj 1962.
Ŝablono de Tartarino de Taraskono estis Charles-Louis Bombonnel (1816-1890), kiu estis ĉasisto en norda Afriko.
„ Jen unu el la famaj libroj franca aperis nun en Esperanta traduko. La esperantistoj tutmondaj povas ĝoji pri tio, ĉar la enhavo estas tre interesa kaj donas bildon pri la karaktero de la sudfranca popolo, kiu estas gaja, optimisma kaj iom fanfarona. Ridige estas legi la preparojn, kiujn la heroo faras por iri al leonĉasado en Afriko, kie li erare mortigas azeneton. Alphonse Daudet (1840-1897) akiris per ĉi tiu libro, kiu aperis en 1872 grandan famon kaj ni memoras
ke ofte ĝi en antaŭaj jaroj trovigis sur la literaturlisto franca por gelernantoj
de niaj mezgradaj lernejoj. La stilo de la esperanta traduko estas bona kaj glata. Multaj notoj malantaŭe en la libro klarigas sufiĉe multajn neofte uzatajn vortojn kaj esprimojn, kiuj ne estas troveblaj en Plena Vortaro, sed laŭ nia opinio la tradukistoj iom tro libere aliformis francajn vortojn en esperantajn. La verko estas ilustrita per dek tutpagaj ilustraĵoj, kiuj ne estas tre belaj. Cetere ni povas tre rekomendi la libron. ”
„ Tiu libro estas ĉefverko de la Franca literaturo. Ĝi nepre devis ekzisti ankaŭ en Esperanto. Ĝi rakontas pri la kuraĝon mankanta sed glorplena kaj gloravida
Franca malgrandurba burĝo kiu deziregas kaj projektas fari heroaĵojn kaj diskonigas tion. . . sed plej eble longlempe prokrastas ! Cio kun boncga humoro. Oni legas kun streĉita atento kaj daŭre oni ridas. Tiu libro estas trezoro ”