Taunton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Anglio. Por informoj pri urbo en Usono, vidu la artikolon Taunton (Masaĉuseco).
Tudoraj konstruaĵoj en Taunton

Taunton estas la ĉefurbo de Somerset, Anglio. En 2001 ĝi enhavis ĉirkaŭ 61.400 loĝantojn.

Historio

Dum la romia epoko estis vilaĝo kie nun situas suburbo de Taunton. Sub la anglosaksoj Taunton iĝis grava loko, kun sia propra monfarejo. Ĉirkaŭ 700 Ine (Wessex) konstruigis terkastelon, sed en 722 ties reĝino Aethelburg detruis ĝin pro timo ke ĝi estu kaptota de ribelantoj. Antaŭ 904 fondiĝis monaĥejo, kaj la urbo iĝis posedaĵo de la episkopoj de Winchester.

Dum la milito de rozoj okazis bataleto ĉe Taunton. En 1497, Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon, atingis Taunton, sed fuĝis pro timo de la armeo de Henriko la 7-a (Anglio): post sia kaptiĝo li estis enkarcerigita ĉe Taunton antaŭ esti translokita al Londono.

Dum la mezepoko okazis komercaj bazaroj, kiuj famis pro la vendo de lana tolo fabrikita en la urbo. Fine de la 18-a jarcento estiĝis silkteksa industrio.

Dum la angla enlanda milito, la urbo estis okupata foje de subtenantoj de Karlo la 1-a (Anglio), foje de tiuj de la parlamento. De julio 1644 al junio 1645 reĝa armeo sieĝis la urbon. Dum tiu milito multaj antikvaj konstruaĵoj detruiĝis.

En 1685, post la subpremo de la ribelo de Monmouth, ĉe la kastelo de Taunton okazis parto de la "sangaj procesoj" de juĝisto Jeffreys, kiu tie mortkondamnis pli ol 200 ribelintojn.

Vidindaĵoj

Antikvaj almozdomoj ĉe Taunton

Inter la vidindaĵoj de Taunton estas:

  • almozdomoj fonditaj en 1615 por malriĉaj fraŭlinoj
  • tudora drinkejo datiĝanta de 1578
  • kastelo konstruita dum la normanda epoko kaj restaŭrita dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj