Telekgerendás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo montranta kie estas la vilaĝo en Hungario

Telekgerendás (telekgerendAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Békéscsaba. La nomo signifas parcelo-traba.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. La lasta estas proksime.

Post la turkoj la kampoj apartenis al Békéscsaba, kie farmoj formiĝis, precipe fare de slovakoj. En 1951 oni fondis vilaĝon. En 1991 luterana preĝejo konstruiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, preĝejo, poŝto, kuracejo.