Teresa Salgueiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teresa Salgueiro
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1969 (1969-01-08) (55-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.teresasalgueiro.pt
vdr

Maria Teresa SALGUEIRO (Lisbono, 8a de Januaro 1969) estas portugala kantistino kaj komponistino. Ĝi estis kantistio kaj unu el ĉefaj membroj (ĉefkantistino) de la grupo Madredeus ekde 1987 ĝis 2007. Poste ŝi faris apartan karieron.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkantis kaj muzikis jam juna kiel membro de novpunka bando kaj kiel amatora fadistino; kiel tio, ŝi estis trafita de Pedro Ayres Magalhães kaj Rodrigo Leao, kaj enmetita kiel kantistino de Madredeus. La unua disko de Madredeus estis Os dias de Madredeus (La tagoj de M.) kaj en ĝi la juna voĉo de Teresa plifortigis belajn kaj simplajn kantojn, inter kiuj staras "A vaca do fogo" (Fajrbovino) kaj "O Brasil", krom la instrumenta "As montanhas" (La montoj). La dua disko Existir estis jam registrita en studio, kaj en ĝi elstaras la kanto inter Teresa kaj Francisco "Matinal", kie la povo de la violonĉelo kontrastas kun la akuta voĉo de Teresa.

En la jaroj 1995-96 okazis la partopreno de la grupo en Ainda trako de la filmo Lisbon Story de Wim Wenders, kaj la registrado de la disko O espírito da paz (Pacospirito), kies kanto "Os senhores da guerra" (La militsenjoroj) estis adaptita de Moonspell, portugala grupo de metalroko. Kelkaj membroj foriris kaj la grupo konsistis de tri gitaroj, klavaroj kaj fokusiĝo al la voĉo de Teresa Salgueiro, kiu iĝis ĉefa altiraĵo de la grupo, ĉefe en koncertoj kaj turneoj. Fine de novembro 2008 Teresa Salgueiro, Fernando Judice kaj José Peixoto forlasis la grupon. Sekve la kantistino de Madredeus estis Beatriz Nunes. Inter 1987 kaj 2007, Madredeus vendis pli ol kvin milionojn de albumojn tutmonde. Ŝi partoprenis kiel ĉefaktorino en Lisbon Story, filmo de Wim Wenders.

En sia soloista kariero, ŝi kunlaboris kun famuloj kiel José Carreras, Caetano Veloso, Angelo Branduardi, Zbigniew Preisner, kaj liaj. Ŝi dediĉis sin ankaŭ al kompilaĵoj de portugala muziko, kaj al kreado de studio en arbaro proksime de Setúbal.

Soloista diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2012 - O Mistério - Clepsidra
  • 2016 - O Horizonte - Lemon
  • 2016 - La golondrina y el horizonte - Lemon

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]