Termofosforesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Termofosforesko de la fluorino

Termofosforesko (aŭ termoluminesko) estas fizika fenomeno per kiu iaj kristaloj kumulas la energion de la jonigaj radiadoj kaŭzataj de radiaktiveco, kaj ellasas tiun energion sub formo de lumo kiam oni varmigas ilin.

En la 1630-aj jaroj Vincenzo Cascariolo observis la lumon de varmigitaj eroj da barito (BaSO4). Tiuj ŝtonojn (troveblaj apud Bolonjo) oni tiam nomis bolonjaj ŝtonojmagiaj ŝtonoj. La fenomeno estis en la 17-a jarcento ankaŭ priskribita koncerne al la fluorino.

Principo[redakti | redakti fonton]

En iuj kristaloj, la jonigado radiado de radioaktivaj izotopoj liberigas elektronojn en la kristala reto. Tiuj elektronoj estas kaptitaj en difektoj (manko de atomo, atomo malsimila al tiuj de la cetera kristalo, dislokigo...) de la reto, el kiuj ili ne povas elfuĝi, pro nesufiĉo da energio. Varmigo, je temperaturo de 250 al 500 °C, de la kristalo donas al la elektrono la eblecon reveni al sia antaŭa loko, elsendante energion sub formo de fotonoj.

Tiel, la kristalo "redonas" la energion de la natura radiaktiveco kiun ĝi kumulis de miljaroj.

Uzo de tiu fenomeno por datado[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke la kristaloj, en objekto kiun oni volas dati, iam suferis sufiĉan varmigon por liberi ĉiujn elektronojn el la kristalaj difektoj. De tiam, la kristalo kumulis energion, kiun oni povos mezuri, per mezuro de la luma elsendo rezultanta de revarmigo.

Ekzemploj:

Perturboj[redakti | redakti fonton]

Tiu mezuro supozas la bonan konon de la natura radiaktiveco kiun la objekto suferis. Ĝi povas estas perturbata de kroma varmigo (incendio), aŭ ekspono al artefarita fonto de radiado.

La limo de la metodo estas inter 100 kaj ĉirkaŭ 800 000 jaroj. En pli longa periodo, la kristalo ne plu kumuliĝas kroman energion (tiu limo estas pli malalta en loko, kie la natura radiaktiveco estas pli intensa). Ĝia malprecizo estas de 5% al 15%, kaj ĝis 20% se la loko, kie kuŝis la objekto, estas nekonata.

Materialoj povante esti termofosforeskaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]