Teru teru bouzu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teru-teru bouzu

Teru Teru Bouzu (aŭ veterpupo) estas tradicia japana pupeto kiu estas farita da kotono, blanka paperoŝtofo. Ĝi pendas per maldika ŝnuro je la fenestroj dum la pluvtagoj. Laŭ la tradicio, ĝi estas amuleto kiu evitas la pluvtagojn kaj alportas la bonan veteron.

La Teru Teru Bouzu koniĝitis dum Edo-epoko por la kampuloj. La infanoj faris tiujn amuletojn por ke la vetero estu bona dum la sekvanta tago, kaj ili kantis: “bonvetera sorĉisto, bonvolu lasi ke morgaŭ la vetero estu bona”.

Nune la infanoj faras la pupeton en la lernejo per blanka papero aŭ ŝtofo kaj ili pendigas ĝin je fenestro dezirante suntagon dum la sekvanta tago, ofte antaŭtagoj de ekskursopikniko. Se pupeto estas pendurita inverse, tio signifas ke onis deziras pluvtagon. La pupeto agas kiel petego por la pluvo kaj ĝi estas io tre ofta en Japanio.

Ankaŭ konita kanto ekzistas pri la Teru Teru Bouzu:

Teru-teru-bozu, teru bozu
Morgaŭ la vetero estu suna
Kiel la ĉielo kiun mi vidis en mia revo
Se estos suna, mi donos brumitan tintilon
Teru-teru-bozu, teru bozu
Morgaŭ la vetero estu suna
Se vi realigos mian revon
Ni trinkos multe da dolĉan rizvinon
Teru-teru-bozu, teru bozu
Morgaŭ la vetero estu suna
Sed se estos nubloplena kaj vi krios
Mi tranĉos vian kapon

Oni pensas ke ĉi tiu infankanto devenas el antikva historio pri monaĥo kiu promesis al la gekampuloj bonan veteron dum epoko kiam la pluvo detruis rizrikoltojn. Tamen la monaĥo ne povis alportis la bonan veteron kaj tial oni mortigis lin. Multe da japanaj historiistoj pensas ke ĉi tiu historio kaj la deveno de Teru Teru Bouzu havas alian nunan devenon. Eble la vorto “Bouzu” (budhisma monaĥo) referencas al la senhara kapo de la monaĥoj kaj “Teru” (japana verbo kiu priskribas la sunlumon) estas la reflektita sunlumo sur ilia kapo.