Testamentoj de Lenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Leninposter.jpg
Lenin sur propaganda afiŝo. La teksto estas de poeto Vladimir Majakovskij: "Lenin vivis, Lenin vivas, Lenin vivos!"
vidu ankaŭ testamento de Lenin

Testamentoj de Lenin (ruse Заветы Ленина) aŭ Testamentoj de Iljiĉ (ruse Заветы Ильича) estis populara en Sovetunio frazo, kiu celis montri, ke la ŝtato post la morto de Lenin evoluas laŭ la vojo, kiun antaŭvidis li, la unua ĝia gvidanto. Kiel testamentoj oni konsideris jen la lastajn verkojn de Lenin (post 1920), jen eĉ pli vastan aron de liaj verkoj.

Kelkaj citaĵoj el Lenin ricevis ekstreman popularecon, kiel la frapfrazo "Lernu, lernu kaj lernu!" («Учиться, учиться и учиться!»). Tiu lasta estis gravurita sur la muroj de multaj mezlernejoj kaj estis citata en diversaj verkoj. Alia tre konata frazo iĝis "Komunismo estas soveta potenco plus elektrifiko de la tuta lando", kiun Lenin eldiris en konferenco en 1920.

En la jaroj de Perestrojko aparte populariĝis ideoj pri testamentoj de Lenin, kiuj estis perverse komprenitaj. I. a. en unu el siaj lastaj leteroj Lenin skribis pri la bezono depostenigi Stalinon de la posteno de ĝenerala sekretario kaj signife pligrandigi konsiston de la Centra Komitato de la partio — la testamento, kiu estis ignorita post lia morto, kio kondukis al epoko de stalinismo.

Multaj decidoj, faritaj en stalinisma epoko, estis pravigataj per "testamentoj de Lenin", kvankam el la verkoj de Lenin ne ĉiam rekte sekvas ĝuste tia decido. Ekzemple la deviga kaj tuteca kolektivigo en agrikulturo estis efektivigita nur post la morto de Lenin, eble ne laŭ lia imago. Same la tre streĉa industriigo de Sovetunio okazis en 30-aj jaroj "laŭ testamentoj", kiuj eble estis nur mistraktoj.

La vortkombino "testamentoj de Lenin" — kaj speciale la sinonima "Testamentoj de Iljiĉ" — estis tre populara por nomi loĝlokojn kaj instituciojn. Ekzistis pluraj kolĥozoj kaj fabrikoj, tiel nomitaj. Ĝis nun sur la mapo de Rusio eblas trovi jenajn loĝlokojn:

  1. Urbeto Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Moskva provinco.
  2. Urbeto Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Saratova provinco.
  3. Urbeto Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Altaja regiono.
  4. Urbeto Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Ĥabarovska regiono.
  5. Urbeto Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Saĥalena provinco.
  6. Vilaĝo Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Baŝkirio.
  7. Vilaĝo Zaveti Iljiĉa (Testamentoj de Iljiĉ) en Smolenska provinco.