The Secret Agent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Secret Agent
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph Conrad
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato septembro 1907
Eldonejo Methuen Publishing
Ĝenro spiona romano
Loko de rakonto Londono
vdr

The Secret Agent: A Simple Tale (La sekreta agento: simpla rakonto) estas novelo de Joseph Conrad, unuafoje publikigita en 1907.[1] La historio okazas en Londono en 1886 kaj temas pri Sro. Adolf Verloc kaj lia laboro kiel spiono por nenomita lando (supozeble Rusio). The Secret Agent estas unu el la lastaj politikaj noveloj de Conrad en kiuj li foriris el siaj tipaj rakontoj pri naŭtiko. La novelo estas dediĉita al H. G. Wells kaj temas pri anarkiismo, spionado kaj terorismo.[2] Ĝi temas ankaŭ pri la ekspluatado de vundebluloj en la rilatoj de Verloc kun lia bofrato Stevie, kiu havas lernomalkapablon. La malheltrista portreto de Londono kiun Conrad priskribas en la novelo estis influita de tiu farita de Charles Dickens en Bleak House.[3]

La novelo estis modifita kiel teatraĵo fare de Conrad mem kaj ekde tiam estis adaptita al filmo, televido, radio kaj opero.[4]

Pro sia priterorisma temo, ĝi estis unu el la tri verkoj de literaturo plej cititaj en la usona amaskomunikilaro du semajnojn post la Atencoj de la 11-a de septembro 2001.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Conrad, Joseph (1969), The Secret Agent, Penguin.
  • (1990). Seymour-Smith, Martin (eld.). The Secret Agent. London: Penguin. ISBN 0-14-018096-6..
  • (1994), The Secret Agent, London: Penguin, ISBN 0-14-062056-7.
  • (2004), Lyon, John (eld.), The Secret Agent: A Simple Tale, Oxford: Oxford University Press, ISBN 0-19-280169-4.