Thiago Silva
Thiago Emiliano da Silva (prononco tʃiˈaɡu ẽmiliˈɐ̃nu dɐ ˈsiwvɐ), kutime nomata nur Thiago Silva, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de septembro 1984 en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C., antaŭe li 4 jarojn aktivis en la klubo A.C. Milan kaj antaŭ tio en pluraj aliaj kluboj. Krome Thiago Silva ekde la jaro 2008 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, ekde 2012 kiel teamestro. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "3".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Thiago Silva – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|