Thomas Linley (la juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Linley
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1756 (1756-05-07)
en Bath
Morto 5-an de aŭgusto 1778 (1778-08-05) (22-jaraĝa)
en Lincolnshire
Mortokialo drono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Thomas Linley
Patrino Mary Johnson
Frat(in)oj Elizabeth Ann Linley • Maria Linley
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Thomas (Tom) Linley (Londono, 7-a de Majo 1756 - Lincolnshire, 5-a de Aŭgusto 1778) estis angla elstara kantisto, violonisto kaj komponisto. Li estis konata kiel la «angla Mozart».

Mozart (ĉepiane) muzikas kun la samaĝa Thomas Linley (violono). Florenco, 1770.

Li veturis al Italio kaj tie 'Tommasino' kaj la juna Wolfgang Amadeus Mozart estis konataj en tuta Italio kiel "la plej promesplenaj geniuloj de tiu epoko".[1]​ Ambaŭ estis 14-jaraĝaj en 1770 kaj interkonatiĝis kaj amikiĝis.

Reveninta en Brition, li faris serion de koncertoj dirigentitaj de lia patro en Bath kaj oratoriojn en la Teatro Drury Lane. Li komponis sonatojn kaj konĉertojn por violono, krom muzikon por koruso kaj grandan parton de la muziko de la opera de baladoj nome The Duenna (1775) de sia bofrato Richard Brinsley Sheridan. Inter liaj odoj estis Ode on the Spirits of Shakespeare.

Li mortiĝis en 1778 estanta nur 22-jaraĝa pro ŝipakcidento en Grimsthorpe Castle ĉe Lincolnshire kaj estis entombigita en la paroĥa preĝejo de Edenham.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burney, Charles (1959). An Eighteenth-century Musical Tour in France and Italy. P.A. Scholes Oxford University Press. p. 184.
  2. Peter Holman (1995). «Thomas Linley, the younger» (en angla). Arkivita el la originalo la 3an de Junio 2009. Konsultita la 24an de Oktobro 2021.