Tibor Rozanits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Rozanits
Persona informo
Naskonomo Rozanits Tibor
Naskiĝo 2-an de septembro 1931 (1931-09-02) (92-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo akademiulo • grafikartisto • instruisto • pentristo
vdr

Tibor Rozanits [rozaniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozanits Tibor estas hungara grafikisto, altlerneja instruisto.

Tibor Rozanits [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1931 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Rozanits akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1958. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Bencze kaj Károly Koffán. Li debutis en ekspozicio en 1959. En la sama jaro li ekinstruis en la altlernejo, li daŭre instruis ĝis 1994. Ekde 1957 li vivas en Érd (antaŭurbo de Budapeŝto). Li plej ofte kreis grafikaĵojn. Li ricevis signifan artan premion en 2000, sed pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1974)
  • Szombathely, Érd (1976)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Református templom
  • Távközlési kutatólabor (akvaforto)
  • Hazatérő gólyák I., II. (seka punkto-tekniko)
  • Nyomorból a palotákba
  • Vörös Újság (akvaforto)
  • Balaton (1967)
  • Ősz (1974)
  • Diegóval (1997)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.