Tibor Tivadar Glant

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Tivadar GLANT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Glant Tibor Tivadar (naskiĝis la 8-an de aprilo 1944 en Debrecen [1]) estas hungara kuracisto, biokemiisto, profesoro, membro (ekstera (2007) de Hungara Scienca Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Tivadar Glant li akiris diplomon (MD) en Medicina Universitato de Debrecen en 1968, poste Ph.D en 1980. Li doktoriĝis (DMSc) en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis asistanto jam ekde 1966, post la diplomo li laboris en universitata instituto (ekde 1968 en rango lektoro). Inter 1983 kaj 1986 li esploris en laboratorio en Kanado helpe de stipendio. En 1988 li ekinstruis en universitato en Ĉikago, en 1993 li estis nomumita universitata profesoro en la sama urbo en la biokemia instituto. En la studjaro 1994 li instruis en Harvardo. En 1995 li estis nomumita laboratoriestro, tie li faris kontaktojn kun Universitato de Pécs. Li ricevis diversajn premiojn. Li edziĝis dufoje kaj li havas 2 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.