Timaliedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Timaliedoj

Garrulax perspicillatus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Timaliedoj Timaliidae
Genro: Preskaŭ 50. (Vidu tekston.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Timaliedoj (Timaliidae) estas formoriĉa kaj specioriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), kiu troviĝas ekskluzive en la Malnova Mondo. La plej multaj specioj de la Tomaliedoj loĝas en la tropikaj zonoj en Afriko kaj Sudazio.

Timaliedoj pro la mallongaj, rondecaj flugiloj ne estas bonaj flugantoj. Ili saltas per siaj longaj, fortaj kruroj en la malsupraj regionoj de la arboj de branĉo al branĉo aŭ vivas sur la grundo. Ilia nutraĵo konsistas el insektoj, beroj kaj fruktoj, kiujn ili je malgrandaj grupoj serĉadas sur la arbarogrundo aŭ en la densa vegetaĵo de la arboj. Dum la nutraĵserĉado la birdoj daŭre restas en kontakto per laŭtaj, varioriĉaj vokoj kaj tiamaniere garantias la kunligitecon de la grupo

La nestoj estas aŭ pelvetoformaj aŭ suprefermitaj kun flanka enirejo.

Genroj kaj specioj (elektaĵo)

Kelkaj ornitologoj kunprenas la Timaliedojn kune kun la Silviedoj al unu familio. La sistematika enordigo de kelkaj genroj kaj specioj al la Timaliedoj estas neklara kaj disputata.

  • Actinodura
  • Alcippe
  • Arcanator
  • Babax
  • Chrysomma
  • Crossleyia
  • Cutia
  • Dumetia
  • Gampsorhynchus
  • Garrulax [1]
  • Hartertula
Flavokula silvio, Chrysomma sinense
  • Heterophasia
  • Illadopsis
  • Jabouilleia [2]
  • Kakamega
  • Crocias
  • Kenopia
  • Kupeornis
  • Leiothrix
  • Liocichla
  • Lioptilus
  • Macronous
  • Malacocincla
  • Malacopteron
  • Malia
  • Micromacronus
  • Minla
  • Modulatrix
  • Mystacornis
  • Myzornis
  • Napothera
  • Neomixis
  • Oxylabes
  • Parophasma
  • Pellorneum
  • Phyllanthus
  • Pnoepyga
  • Pomatorhinus
  • Pteruthius
  • Ptilocichla
  • Ptyrticus
  • Rhopocichla
  • Rimator
  • Spelaeornis'
  • Stachyris
  • Timalia
  • Trichastoma
  • Turdoides
  • Xiphirhynchus
  • Yuhina [3]

Referencoj

  1. ekzemple Garrulax palliatus kaj Garrulax calvus el la Kinabalu-montaj alpaj herbejoj
  2. ekzemple la orientalisa specio Jabouilleia danjoui el la Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj
  3. Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj

Eksteraj ligiloj