Tobolska kremlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
panoramo de la Tobolska kremlo en la 1990-aj jaroj
gardoturo "Pavlinskij"

La Tobolska kremlo (ruse Тобольский кремль, latinliterigite Tobolskij kreml´) estas la kremlo de la urbo Tobolsk en la Tjumena provinco de Rusio, en Okcidenta Siberio. La historia citadelo konstruiĝis fine de la 17-a jarcento, kaj estas la sola malnovrusia kremlo en la azia parto de Rusio, malpli frue konstruita ol ĉiuj aliaj kremloj de la historia Rusa Carlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Tobolsk apartenis al la unuaj lokoj de Siberio konkeritaj kaj loĝigitaj pere de la Rusa carlando. Tiucele la en la jaro 1587 fondita urbo praktike dekomence estis ĉiuflanke protektita de ĉirkaŭa fortikaĵo, kiu komence konsistis el palisaroj. Jam en la jaro 1621 ene de la fortikaĵo konstruiĝis katedralo. Dum la 17-a jarcento ene de la fortikaĵo okazis pluraj incendioj, kiuj ĉiufoje komplete detruis la fortikaĵon, kiu senpere poste rekonstruiĝis. Dum la rekonstruoj la fortikaĵa areo plurfoje grandiĝis. La protekta remparo fine de la 1670-aj jaroj atingis longon de 550 metroj.

Ĉar ŝtonaj konstruaĵoj en la regiono de Tobolsk disvastiĝis nur fine de la 17-a jarcento, la fortikaĵaj instalaĵoj ĝis tiu tempo restis lignaj. La unua ŝtona konstruaĵo de la urbo, la episkopa palaco, finkonstruiĝis en 1679. Sep jarojn pli poste inaŭguriĝis la unua ŝtona preĝejo, la de moskvaj konstruistoj starigita kaj ĝis hodiaŭ ekzistanta Sofia Katedralo. Sekve oni komencis konstrui ŝtonan fortikaĵon, kaj jam en 1699 pretis pli malpli 620 metroj da ŝtona remparo kun entute naŭ gardoturoj. La ŝtona kremlo laŭ ordono de la caro Petro la Granda estis starigita pere de svedaj militkaptitoj (temas pri la periodo de la Granda Nordia Milito), kaj sekve la konstruaĵo ankaŭ nomatis "sveda palaco".[1] En multaj vidpunktoj la nova citadelo sekvis la modelon de la kremlo de Moskvo, kaj laŭ konsidero de la aparta geografia situo kaj la tiutempe granda riĉeco de la urbo oni tiutempe konsideris ĝin aparte impona kaj fortika. Ĝis la komenco de la 18-a jarcento daŭris plua aldono de ŝtonaj konstruaĵoj, kaj ekleziaj kaj ŝtataj kaj privataj, al la kremla areo. Pri la urboplanado kunlaboris la konata tobolska kartografo Semjon Uljanoviĉ Remezov (ruse Семён Ульянович Ремезов).

La Sofia Katedralo

Ĉar tamen la armea signifo de la tobolska kremlo baldaŭ post ties finkonstruo malkreskis, iuj el la projektoj por la arkitektura ensemblo ne finiĝis - inter alie unu el la eniraj pordegoj de la fortikaĵo. Post la jaro 1718, kiam la tiama siberia guberniestro Matvej Petroviĉ Gagarin (Матвей Петрович Гагарин) perdis sian postenon, la konstruaj aktivecoj en la tobolska kremlo fakte finiĝis. Nur meze ĝis fine de la 18-a jarcento sur la areo tamen plukonstruiĝis iuj malgrandaj konstruaĵoj, kiuj parte ne harmoniis kun la origina arkitektura ensemblo.

Ankaŭ la originaj konstruaĵoj de la tobolska kremlo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj renoviĝis kaj parte trakonstruiĝis - parte tion necesigis malfacilaj naturaj kondiĉoj. Ekzemple la Sofia Katedralo devis esti fortikitaj per apartaj apogiloj, por malgrandigi la danĝeron de kolapso pro oftaj terglitoj. En la 1970-aj jaroj renecesiĝis pli grandaj trakonstruoj en la kremlo - ekzemple iuj el la gardoturoj ĝis tiam estis tiom difektitaj, ke fakte necesis novkonstrui ilin.

Aktualaĵo[redakti | redakti fonton]

La 16-an de januaro 2010, en filantropa aŭkcio la foto "Tobolska kremlo" fare de la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev estis vendita kontraŭ 51 milionoj da rubloj (ĉ. 1,723 miliono da usonaj dolaroj). Per tio ĝi okupis la kvaran lokon inter la plej multekostaj fotoj en la mondo. Medvedev estas konata kiel fervora fotografemulo, liaj verkoj estas prezentataj sur la prezidanta retpaĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zoja Sokolova: Das Land Jugorien. 1982, paĝo 49 (germane)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 58° 11' 57" norde, 68° 15' 11" oriente